Alesón [aleSON] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la nordokcidento de la regiono.

Alesón
municipality of La Rioja

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26315
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 98  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 2° 41′ U (mapo)42.404722222222-2.69 [+]
Alto 575 m [+]
Areo 6,49 km² ( 649 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alesón (Provinco Rioĥo)
Alesón (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Alesón
Alesón (Hispanio)
Alesón (Hispanio)
DEC
Situo de Alesón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alesón [+]
vdr
La municipa teritorio de Alesón, en la nordokcidento de la regiono.

Geografio

redakti

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la regiona ŝoseo LR-120 al Nájera tute apude okcidente kaj sude al Manjarrés kaj Santa Coloma. Ĝi estas je 575 metroj super marnivelo.

Historio

redakti

La plej fruaj dokumentaj mencioj datas de donacoj la 11-a jarcento. En tiu epoko la areo apartenis al la Regno Navaro.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1940-aj jaroj oni malaltiĝis el 271 loĝantoj ĝis la nunaj 92. Proksimeco al la komarka ĉefurbo kaj al la aŭtoŝoseo A-12 (orient-okcidente) helpis reteni loĝantaron.

Aktualo

redakti

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado, sekvita de tritiko kaj hordeo, krom la fruktoĝardenoj.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo, blazondomo, natua pejzaĝo ktp.

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti