Manjarrés [manĥaRES] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la nordo de la regiono.

Manjarrés
municipality of La Rioja

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26315
Demografio
Loĝantaro 108  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 2° 41′ U (mapo)42.375833333333-2.675Koordinatoj: 42° 23′ N, 2° 41′ U (mapo) [+]
Alto 630 m [+]
Areo 6 km² ( 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Manjarrés (Provinco Rioĥo)
Manjarrés (Provinco Rioĥo)
DEC
Manjarrés
Manjarrés
Situo de Manjarrés
Manjarrés (Hispanio)
Manjarrés (Hispanio)
DEC
Manjarrés
Manjarrés
Situo de Manjarrés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manjarrés [+]
vdr
La municipa teritorio de Manjarrés, en la nordo de la regiono.

Geografio redakti

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ ŝoseo al Santa Coloma kaj Castroviejo sude kaj al Alesón kaj Nájera norde. Ĝi estas je 630 metroj super marnivelo.

Historio redakti

La plej fruaj dokumentaj mencioj datas de la Foruo de Nájera, havigita de Sanĉo la 3-a en 1020. La reĝo Alfonso la 6-a ratifis la privilegiojn la 29an de Aprilo 1076, post la konkero de la teritorio, apartenanta ĝis tiam al la regno Navaro. Alfonso la 7-a rekonfirmis tion en 1136.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni malaltiĝis el 262 loĝantoj ĝis la nunaj 117.

Aktualo redakti

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado, sekvita de tritiko kaj hordeo, krom la fruktoĝardenoj.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo, popola arkitekturo, palaco, distrejo ĉe la rivero Yalde ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti