Castroviejo [kastroBJEĥo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la centrokcidento de la regiono. La loknomo Castroviejo estas etimologie komprenebla kiel Malnova Kastrumo.

Castroviejo
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26315
Demografio
Loĝantaro 62  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 2° 40′ U (mapo)42.329722222222-2.6616666666667Koordinatoj: 42° 20′ N, 2° 40′ U (mapo) [+]
Alto 949 m [+]
Areo 20,75 km² (2 075 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castroviejo (Provinco Rioĥo)
Castroviejo (Provinco Rioĥo)
DEC
Castroviejo
Castroviejo
Situo de Castroviejo
Castroviejo (Hispanio)
Castroviejo (Hispanio)
DEC
Castroviejo
Castroviejo
Situo de Castroviejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castroviejo [+]
vdr
La municipa teritorio de Castroviejo, en la okcidento de la regiono.
La preĝejo.
Castroviejo super la diglago.

Geografio redakti

Ĝi estas je 15 km de Nájera, komarka ĉefurbo, kaj je 34 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, estas aparta trankvila loko sur la valo de la rivero Yalde. Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo nur laŭ ŝoseo al Santa Coloma norde kaj de tie al Nájera pli norde. Ĝi estas je 967 metroj super marnivelo. Apud la urba kerno estas malgranda diglago de la rivero Yalde, kiu utilas por trinkvakvo kaj irigacio.

La medio estas arbara kun tre granda biodiverseco kaj interesaj arbaroj de fagoj kaj taksusoj.

Historio redakti

Estas restaĵoj de praepoko kaj de la Romia Imperio, sed tre dise sen indiko de preciza setlejo. Sur la montopinto de Cerro del Campo estas restaĵoj de kvarangula konstruaĵo kiu eble estis kastelo sur roko, de aspekto simila al tiu de Clavijo. Eble estas la kastelo de Castroviejo tiu al kiu aludas literaturaj fontoj en kiu estis malliberigita Fernán González post sia malvenko en Cirueña antaŭ la navaraj trupoj en 960. Tiam Supra Rioĥo formis parton de la regno Navaro.

Krome estas mezepokaj entombigejoj kiuj estus la klarigo de la aktuala nomo Ermita Vieja (Malnova Ermitejo). Estas fruaj mencioj de lokanoj en dokumentoj de donacoj de la 11-a jarcento.[1]

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1940-aj jaroj oni malaltiĝis el 238 loĝantoj ĝis la nunaj 45.

Aktualo redakti

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj forstado, sekvita de tritiko kaj hordeo, krom la fruktoĝardenoj.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo kaj la diglago, montara pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. XAstroviejo en vallenajerilla.com. Alirita la 18an de Septembro 2022.