Hormilla [orMIlja] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la okcidento de la regiono.

Hormilla
municipality of La Rioja

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26323
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 441  (2023) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 2° 46′ U (mapo)42.437777777778-2.7741666666667Koordinatoj: 42° 26′ N, 2° 46′ U (mapo) [+]
Alto 522 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hormilla (Provinco Rioĥo)
Hormilla (Provinco Rioĥo)
DEC
Hormilla
Hormilla
Situo de Hormilla
Hormilla (Hispanio)
Hormilla (Hispanio)
DEC
Hormilla
Hormilla
Situo de Hormilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hormilla [+]
vdr
La municipa teritorio de Hormilla, en la okcidento de la regiono.
Preĝejo de Sankta Marteno.

Geografio redakti

Tiu municipo estas ĉe la malsupra fluejo de la rivero Tuerto en la Supra Rioĥo. Tiu valo havas ebenan terenon kaj estas bordita de diversaj niveloj de teraso kiuj staras ekde la valo ĝis la monteto Salinillas (712 m).

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la nacia ŝoseo N-120 el Logronjo al Vigo kaj la samvoja aŭtoŝoseo A-12, laŭ kiu estas apuda Nájera iom sudoriente. Ĝi estas je 522 metroj super marnivelo.

Historio redakti

La plej fruaj dokumentaj mencioj datas de la 11-a jarcento. En tiu epoko la zono apartenis al la regno Navaro.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni malaltiĝis el 841 loĝantoj ĝis iom super 400 je kio stabiliĝis.

Aktualo redakti

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado (ses vinkeloj), sekvita de beto kaj terpomo, krom la fruktoĝardenoj. Estas ankaŭ malgrandaj industrio kaj komerco.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵo estas la preĝejo de Sankta Marteno ktp. Aparte menciindas la Botanika Ĝardeno de Rioĥo inter Hormilla kaj Azofra, ĉe la km 32 de la Nacia Ŝoseo N-120 (A12) inter Burgoso kaj Logronjo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti