Cañas [KAnjas] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la nordokcidento de la regiono. La loknomo Cañas estas etimologie komprenebla kiel Kanoj.

Cañas
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26325
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 92  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 2° 51′ U (mapo)42.391666666667-2.8463888888889Koordinatoj: 42° 24′ N, 2° 51′ U (mapo) [+]
Alto 643 m [+]
Areo 9,72 km² ( 972 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cañas (Provinco Rioĥo)
Cañas (Provinco Rioĥo)
DEC
Cañas
Cañas
Situo de Cañas
Cañas (Hispanio)
Cañas (Hispanio)
DEC
Cañas
Cañas
Situo de Cañas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cañas [+]
vdr
La malgranda municipa teritorio de Cañas, en la nordokcidento de la regiono.
Monaĥejo de Cañas.

Geografio redakti

Tiu municipo estas ĉe la meza fluejo de la rivero Tuerto en la Supra Rioĥo. Tiu valo havas ebenan terenon kaj estas bordita de diversaj niveloj de teraso kiuj staras ekde la valo ĝis la montetoj.

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la regiona ŝoseo LR-206 inter Azofra, Alesanco, Torrecilla sobre Alesanco kaj Canillas de Río Tuerto norde kaj la cetera loko de la valo sude, nome Villar de Torre sude. Ĝi estas je 643 metroj super marnivelo.

Historio redakti

La plej frua dokumenta mencio datas de 5a de Septembro 922 en donaco de la reĝo García Sánchez la 1-a de Pamplono kaj lia patrino Toda Aznárez de la pramonaĥejo Santa María de Cañas al la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla. Per alia donacdokumento de 1047 García la 3-a de Pamplono «el de Nájera» kaj lia edzino la reĝino Estefanía donis la monaĥejon Santa María de Cañas al la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla.

En la jaro 1000 naskiĝis en Cañas Domingo de Silos, kiu agadis en la loko, en la proksimeco kaj en la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla, ĝis estis elterigita disde la regno Navaro pro ordono de la reĝo García Sánchez la 3-a, "el de Nájera". Tiam li ekziliĝis al regno Kastilio kaj fondis la monaĥejon kiu nun havas sian nomon, nome la Monaĥejo de Santo Domingo de Silos, en la samnoma loĝloko de la Provinco Burgoso.

Lope Díaz la 1-a de Haro kaj lia edzino Aldonza, senjoroj de Biskajo, la 9an de Aprilo 1170 donis al grupo de monaĥinoj la lokojn Cañas kaj Canillas, krom alian domaron ĉe Tironcillo.[1]

La loko formis parton de la senjorlando de la grafoj de Hervías.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1960-aj jaroj oni malaltiĝis el 321 loĝantoj ĝis la nunaj 91.

Aktualo redakti

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo kaj la monaĥejo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Historia (España), Real Academia de la; Govantes, Ángel Casimiro de (1846). Diccionario geográfico-histórico de España. Imprenta de los Sres. Viuda de Jordán e Hijos.