Cordovín
Cordovín [kordoBIN] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la okcidento de la regiono.
Cordovín | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipality of La Rioja (en) ![]() ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26311 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 159 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 32 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 23′ N, 2° 49′ U (mapo)42.384722222222-2.8141666666667Koordinatoj: 42° 23′ N, 2° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 569 m [+] | ||
Areo | 5 km² ( 500 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||


Geografio
redaktiĜi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la regiona ŝoseo LR-207 inter Alesanco norde kaj Badarán sude. Ĝi estas ĉe la meza fluejo de la Valo de la rivero Najerilla, je 594 metroj super marnivelo.
Historio
redaktiFrua dokumenta mencio datas de buleo de 1199 per kiu oni donis privilegiojn al la monaĥejo de San Millán de la Cogolla kaj aperis nomita kiel Cordovin, nomo kiu laŭ Alarcos indikus, ke la posedanto estus kordovano.[1]
En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni malaltiĝis el 510 loĝantoj ĝis la nunaj 158.
Aktualo
redaktiLa bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado, sekvuta de tritiko kaj hordeo, krom la fruktoĝardenoj.
La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo, la montara pejzaĝo, rivero Najerilla ktp.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Ranz Yubero, José Antonio; José Ramón López de los Mozos (1a semestro 2002). «Topónimos riojanos del patrimonio emilianense en una bula de 1199. (Arkivo de San Millán M. 41-52)». Berceo (142): pp. 65 ĝis 76. ISSN 0210-8550.