Uruñuela [uruNJŬEla] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la nordokcidento de la regiono.

Uruñuela
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26313
Demografio
Loĝantaro 984  (2023) [+]
Loĝdenso 71 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 2° 42′ U (mapo)42.442222222222-2.7072222222222Koordinatoj: 42° 27′ N, 2° 42′ U (mapo) [+]
Alto 497 m [+]
Areo 13,9 km² (1 390 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Uruñuela (Provinco Rioĥo)
Uruñuela (Provinco Rioĥo)
DEC
Uruñuela
Uruñuela
Situo de Uruñuela
Uruñuela (Hispanio)
Uruñuela (Hispanio)
DEC
Uruñuela
Uruñuela
Situo de Uruñuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Uruñuela [+]
vdr
La municipa teritorio de Uruñuela, en la nordokcidento de la regiono.

Toponimio redakti

Same kiel ĉe multaj aliaj loknomoj de Rioĥo la nomo de la loko devenas de la eŭska, precize de la termino "iruin / uruin" kies signifo estas "fortifikita vilaĝo", al kiu oni aldonis la artikolon -a egalvalora al “la” kaj la latinidan sufikson diminutivan "-ela". Tio estas, la loknomo estus tradukebla al "la vilaĝeto". Tiu loknomo trafas paralelismon etimologian kun la alternativa nomo de Pamplona, nome Iruña, krom kun tiu de la navara domaro Iruñuela.[1] La apero de la loknomo en la dokumentaro montriĝis per diferencaj literumadoj: Eroniola en 945, flumine contra Irunia en 945, campo de Erunia / via de Erunia ad Naiera 1024, Uruniola 1050, Eruniola 1052, Oruniola 1054, Urunia / Erunia 1055, Urunola 1151, Orunnuella 1189, Huruñuela 1396, ktp.[1]

Geografio redakti

Tiu municipo estas je 23 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je nur 3 km de Nájera, komarka ĉefurbo. La municipa teritorio havis iam etendon de 10,4 km²; tamen nuntempe ĝi enhavas 13,9 km², ĉar en la 10a de Marto 2010, la Parlamento de Rioĥo aprobis la Leĝon 3/2010 por la modifo de la municipaj teritorioj de Torremontalbo kaj Uruñuela. Laŭ tio, Somalo separiĝis disde la unua menciita municipo kaj aliĝis al la dua.[2] Uruñuela havas aktuale ĉirkaŭ 950 loĝantojn, sed somere tio pliiĝas.

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la regiona ŝoseo LR-113 al Nájera sude kaj al Cenicero norde; krome Huércanos estas tute apude sudoriente. Ĝi estas je 499 metroj super marnivelo. Ĝi limas kun San Asensio, Cenicero, Hormilleja, Nájera kaj Huércanos.

Historio redakti

Ĝi aperis nomumita en diversaj dokumentoj kiel Eruñuela, Oriñuela kaj Oroñuela. Ĝi estis fondita en la 10-a jarcento fare de la reĝo Don García Sánchez la 3-a de Navaro "el de Nájera" cele al reloĝado de teroj de Rioĥo post la islamana invado. En dokumento de 1052, konservita en la Ĝenerala Arkivo de Simanko, oni faras la unuan mencion al Uruñuela, citante la jam malaperintan preĝejon de Sankta Sebastiano inter tiuj aligitaj al la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera kiel "herditatem San Sebastián de Eruñuela".

Ĝi estis inkludita en la heredo lasita de Pedro Fernández la 2-a de Velasco kaj Beatriz Manrique al ilia posteularo, laŭ indikas dokumento de 14a de Aprilo 1458. En 1518 ĝi plue estis de la familio Manrique ĉar estis plendoj inter Luis Manrique kaj lia frato pro la teroj de Uruñuela kaj Alesanco.

Karolo la 1-a havigis la titolon de villa, pro la apogo kiun la loko donis al Antonio Manrique de Lara, dua Duko de Nájera, por la konkero de la kastelo de Malpica de Nájera okupita de la komunumanoj dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni malaltiĝis el preskaŭ mil loĝantoj ĝis 723 en 1991, sed poste rekuperiĝis ĝis la nunaj 975.

Aktualo redakti

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado, sekvita de tritiko kaj hordeo, krom la fruktoĝardenoj. La agrikulturo, kaj sendube la vitkultivado, estas la ĉefa enspezofonto (almenaŭ ok gravaj vinkeloj), sed ĝi ne ĉiam ludis tiom gravan rolon kiom nun. En 1951, post hajloŝtormo kiu detruis la rikolton, 120 personoj elmigris al aliaj hispanaj regionoj, ĉefe al Eŭskio, kie aktuale havas familianojn preskaŭ ĉiu lokano. Sed en 1957 oni malfermis la kanalon de la dekstra bordo de la rivero Najerilla kaj la irigacio helpis la disvolvigon de la agrikulturo, kiu faris la zonon unu el plej riĉaj de la regiono. Elstaras ankaŭ brutobredado kaj la industrio en la municipo, ĉar estas bredejoj kaj de kortobirdoj kaj de porkoj. Krome estas nombraj entreprenoj de konstruado, krom de metalurgio, plugiloj kaj agrikultura maŝinaro, betono ktp.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, pilorio ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 REPERTORIO BÁSICO DE TOPONIMIA EUSKÉRICA EN LA RIOJA, AZNAR MARTÍNEZ - Biblioteca Gonzalo de BerceoAlirita en 2021-03-14 en retejo www.vallenajerilla.com
  2. Pérez, P.J. (03 de 2010). «Las 341 hectáreas de Somalo pasan de Torremontalbo al término de Uruñuela». Logroño: Diario La Rioja. Konsultita la 18an de Septembro 2022.