Torremontalbo [toremonTALbo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo. Kun nur 11 loĝantoj, ĝi estas la malplej loĝata municipo en la komarko kaj unu el malplej loĝataj en la regiono.

Torremontalbo
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26359
Demografio
Loĝantaro 8  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 2° 41′ U (mapo)42.500277777778-2.685Koordinatoj: 42° 30′ N, 2° 41′ U (mapo) [+]
Alto 424 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torremontalbo (Provinco Rioĥo)
Torremontalbo (Provinco Rioĥo)
DEC
Torremontalbo
Torremontalbo
Situo de Torremontalbo
Torremontalbo (Hispanio)
Torremontalbo (Hispanio)
DEC
Torremontalbo
Torremontalbo
Situo de Torremontalbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torremontalbo [+]
vdr
La municipa teritorio de Torremontalbo, en la nordo de la regiono.

Geografio redakti

Ĝi estas sur la valo de la rivero Ebro ĉe la ŝoseo N-232, proksime al la enfluejo de la rivero Najerilla en Ebro. Preskaŭ paralele al la ŝoseo estas la aŭtoŝoseo AP-68; ambaŭ eltenas la trafikon orient-okcidenten; laŭ tiuj Torremontalbo estas inter Cenicero oriente kaj San Asensio kaj poste Briones okcidente. La municipa teritorio estas komponita de du fragmentoj dividitaj de la teritorioj de Cenicero kaj de Uruñuela. La municipo okupas la plej nordokcidentan pinton de la komarko.

Historio redakti

La plej frua referenco al Montalbo estas de la 11-a jarcento, kiam la loko estis donita de la senjoro Acenaris al la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla. En la 13-a jarcento ĝi iĝis posedo de la navara familio Estúñiga.

En 1820 okazis kunsido de reprezentantoj de rioĥaj loĝlokoj en Torremontalbo, cele al propono de kreado de propra provinca administracia ento, kiu superu la disdividon de Rioĥo inter la provincoj de Soria kaj Burgos. Tio estos Finfine plenumita per la kreado de provinco por Rioĥo en 1822, nome la provinco Logronjo.

En la 27a de junio 1903, ĉe Torremontalbo okazis terura trajnakcidento kiu rezultis en 43 mortintoj kaj 80 vunditoj; ĉefe cenicer-anoj helpis la viktimojn.

Ekde la 10 de marto 2010 la senhomejo Somalo separiĝis disde Torremontalbo kaj aliĝis al la municipo Uruñuela (Parlamento de La Rioja, Ley 3/2010).

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis el la 1950-aj jaroj kaj tial oni malaltiĝis el 134 loĝantoj ĝis nunaj 11.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, kaj la palac-turo, kaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti