Bach-Compendium (BC) estas sistema verkregistro de la verkoj de Johann Sebastian Bach, kiun ellaboris la muziksciencistoj Hans-Joachim Schulze kaj Christoph Wolff.

Bach-Compendium prezentas similan klasifikadon laŭ verkogrupoj kiel Bach-Werke-Verzeichnis (BWV) aŭ Neue Bach-Ausgabe (NBA). Detale ĝi tamen vicigas la verkojn, speciale la kantatojn, laŭ alia sinsekvo, kiu respegulas almenaŭ parte la kronologian ekeston laŭ la esplorrezultoj aktualaj dum la aperdato de Compendium.

Rilate la detalecon de la priskribo de la orgininalaj fontoj BC lokas inter la detalaj priskriboj kaj analizoj de la kritikaj raportoj de NBA kaj la pli supraĵaj indikoj de BWV.

Klasifikado la verkogrupoj redakti

BC klasifikas la verkojn en jenajn verkogrupojn:

A – Kantatoj por la dimanĉoj kaj festoj de la liturgia jaro
B – Ekleziaj verkoj por apartaj okazoj
C – Motetoj
D – Pasionoj kaj oratorioj
E – Latina eklezia muziko
F – Ĥoraloj kaj sakralaj kantoj
G – Profanaj kantatoj por kortego, nobelaro kaj burĝaro
H – Kanta ĉambromuziko
I – Liberaj orgenverkoj
K – Ĥoralbazitaj orgenverkoj
L – Klavarinstrumentaj verkoj [1]
M – Ĉambromuziko por unu soloinstrumento
N – Ĉambromuziko por duopoj kaj triopoj
O – Ĉambromuziko por pli grandaj ensembloj
P – Kanonoj
Q – Instruaj kaj ekzercaj komponaĵoj
R – Skizoj kaj skemoj
S – Originalaj kolektoj
T – Dubindaj kantverkoj
U – Dubindaj instrumentverkoj
V – Erare kontribuitaj kantverkoj
W – Erare kontribuitaj instrumentverkoj
X – Kopioj (kaj et-ampleksaj aranĝaĵoj) de fremdaj kantverkoj
Y – Kopioj (kaj et-ampleksaj aranĝaĵoj) de fremdaj instrumentverkoj
Z – Nuntempaj kolektoj

Strukturo de verkgrupoj A ĝis E, G kaj H redakti

Komence la kantatoj kaj aliaj kantaj verkegoj estas ordigitaj laŭ sia destino al subgrupoj. Ene de ĉi tiuj grupoj la aranĝado okazas kronologie, je kio malsamaj versioj, ankaŭ se ili estas perdiĝintaj aŭ ne havas apartajn numerojn en BWV, ricevas proprajn signadojn. Unue aperas por unu grupo la tekstoparto, poste la notoparto kun la komencotaktoj de ĉiuj unuopaj movimentoj de la koncerna kantato.

Ĉiu tekstoparto konsistas el la alineoj instrumentado, teksto- kaj kantoŝablonoj, verkhistorio, fonto kaj literaturo. Precipe verkhistorio kaj fontopriskribo estas esence pli detalaj ol en BWV.

La kantatoj el la verkgrupo A estas ordigitaj komence laŭ sia destino analoge je la liturgia jaro, komencante kun la kantatoj de la 1-a advento ĝis la 27-a dimanĉo post Trinitato, post tio sekvas la festotagaj kantatoj por la tri Maria-festoj festitaj en Lepsiko samkiel la kantatoj por la Johano- kaj Miĥaelotagoj kaj la kantatoj por la Reformaciotago. Sekvas la grupo de tiuj kantatoj, kies destino ne estas postlasita, kaj la du kantatoj BWV 21 kaj 51 uzebla je ĉiu tempo („per ogni tempo“). Ne enestas la kantatoj erare atribuitaj al Bach, ekz. BWV 53 aŭ BWV 141. Ĉi tiu strukturo konformas plejparte al tiu farita de Alfred Dürr en lia normverko pri la kantatoj de Bach.[2]

Subgrupoj de verkogrupo B: kantatoj por konsilantarbalotoj, geedziĝo, funebro- kaj memordiservo, pentodiservo, jubileo de la Aŭgsburga Konfesio 1730, princa naskiĝdatreveno/orgeninaŭgurado/honortago

Subgrupoj de verkogrupo C: duĥoraj motetoj, unuĥoraj motetoj, aranĝaĵoj de fremdaj verkoj. En la superrigardo estas aldonita ankoraŭ listo de motetaj komponaĵoj en kantverkoj, kiuj apartenas al aliaj verkogrupoj kaj ankaŭ tie estas recenzitaj.

Subgrupoj de verkogrupo D: pasionoj, oratorioj

Subgrupoj de verkogrupo E: mesoj kaj unuopaj mesmovimentoj, magnificat, festmuziko por la unua Kristnaskotago Subgrupoj de verkogrupo G: kantatoj por anoj de princfamilioj (plue subdividitaj laŭ la unuopaj princfamilioj), por anoj de la nobelaro, por universitataj okazigoj, por okazigoj de la Thomas-lernejo, por geedziĝoj, por diversaj okazoj.

Verkogrupo H konsistas el nur tri verkoj: kvodlibeto (BWV 524, BC-H1), arioj „Sooft ich meine Tobacks-Pfeife“ (BWV 515, BC-H2) kaj „Ihr Schönen höret an“ (BWV Anh. 40, BC-H3).

Strukturo de verkogrupo F redakti

Apersituacio redakti

Ĝis nun (decembro 2005) aperis jenaj volumoj de Bach-Compendium (ĉiuj je Edition Peters):

Referencoj redakti

  1. Verkoj por klaviceno, klaviceneto, klavikordo kaj ankaŭ prapiano, pri kies evoluo Bach ege interesiĝis.
  2. Alfred Dürr: Die Kantaten von Johann Sebastian Bach; Kassel: Bärenreiter, 1971; ISBN 3-423-0-4080-7

Literaturo redakti

  • Hans-Joachim Schulze, Christoph Wolff: Bach-Compendium: analytisch-bibliographisches Repertorium der Werke Johann Sebastian Bachs (BC). Peters, Frankfurt am Main 1986, ISBN 3-87626-130-9. Peters, Leipzig 1986, ISBN 3-369-00029-6.
  • Robert L. Marshall [ohne Titel] in: Bach-Jahrbuch. 77. Evangelische Verlagsanstalt, Berlin 1991, ISBN 3-374-01104-7. S. 207ff. (Besprechung des Bach-Compendiums)

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Bach-Compendium » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3287364 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)