Bagheera kiplingi
Bagheera kiplingi (vegana araneo) estas mezamerika specio el la familio de saltaraneoj. Ĝi estas la ĝis nun sola araneo, kiu nutras sin plemulte per vegetaĵoj.
Bagheera kiplingi | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Bagheera kiplingi Peckham & Peckham, 1896 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La araneo vivas sur akacioj kaj manĝas ties nektaron kaj el la proteinriĉaj t.n. Belt-korpetoj (90% el la lasta). La araneoj dumtempe konkuras kun la formikoj, ili sperte evitas ilin. La araneoj de Kostariko manĝas ankaŭ larvojn de la formikoj, kaj aliajn insektojn.