Bai Xingjian
Bai Xingjian (ĉine: 白行簡 (tradicia) 白行简 (simpligita); pinjine: Bái Xíngjiǎn aŭ Bó Xíngjiǎn; Wade-Giles: Pai Hsing-chien aŭ Po Hsing-chien; Esperante: Baj Ŝjingĝjan, 776–826) estis verkisto de fikciaj rakontoj kaj poeto en Imperia Ĉinio. Li estis pli juna frato de la fama poeto Bai Juyi
Bai Xingjian (ĉine: 白行簡 (tradicia) 白行简 (simpligita) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 776 | |
Morto | 826 | |
Nacieco | ĉina | |
Ŝtataneco | Dinastio Tang vd | |
Familio | ||
Patro | Bai Jigeng (en) vd | |
Infanoj | Bai Weidao (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto, registara oficialulo | |
Verkado | ||
Verkoj | La rakonto de Li Wa, La diro de tri revoj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li trapasis siajn oficialajn ekzamenojn en 807, kaj poste fariĝis registara funkciulo.
Malmultaj el liaj verkoj restas, krom du verkoj, kiuj troviĝas inter la plej famaj de la Tang-dinastio: La rakonto de Li Wa (ĉine: 李娃傳, Li Wa zhuan), kaj La diro de tri revoj (Sanmeng ji).[1]
Baj ankaŭ povas esti la verkinto de fu (proza poemo) erotika, kiu retroviĝis ĉe Dunhŭango, sed tiu atribuo estas dubinda.[2]
Tradukoj de Li Wa Zhuan: En la anglan:
- de Arthur Waley en More Translations from the Chinese (1919) — kiel "The Story of Miss Li".
- de Yang Xianyi kaj Gladys Yang en The Dragon King's Daughter: Ten T'ang Dynasty Stories (1962) — kiel "Story of a Singsong Girl".
- de Glen Dudbridge en The Tale of Li Wa: Study and Critical Edition of a Chinese Story from the Ninth Century (1983).
En la francan de André Lévy.
En la germanan de Franz Kuhn.
Eksteraj ligiloj
redakti- Bai Xingjian ĉe la ĉin-lingva Vikifontaro[rompita ligilo]
Literaturo
redakti- Zhongguo gudian xiaoshuo yanjiu zilao (T: 中國古典小說研究資料), ed., Bo Xingjian yu "Li Wa zhuan" (T: 白行簡與李娃傳). Taipei: Tianyi chubanshe, 1982.
Referencoj
redakti- ↑ Jacques Dars, en André Lévy (dir.), Dictionnaire de littérature chinoise, Presses universitaires de France, «Quadrige», 1994, reeld. 2000, p. 11.
- ↑ André Lévy, VII. Un texte burlesque du XVIe siècle dans le style de la chantefable, Bulletin de l'Ecole française d'Extrême-Orient, tome 56, 1969, p.121 reta ekzemplero