Baktria-Margiana Arĥeologia Komplekso

Baktria-Margiana Arĥeologia Komplekso aŭ mallonge BMAC-kulturo aŭ laŭ arĥeologia Oazo-kulturo (ankaŭ nomata Okusokulturo aŭ Oksusa Civilizo, laŭ la antikva nomo de la centrazia rivero Amudarjo) estas bronzepoka kulturo en la dezerto de Karakumo en la hodiaŭa Turkmenio kaj parte en Afganujo. Ĝi ekzistis verŝajne inter 2200 a.K. kaj 1700 a.K. samtempe kun la Indus-kulturo, Elama Imperio en Mezopotamio kaj la Meza Imperio de Egiptio.

Proksimuma amplekso de la BMAC-kulturo (BMAC)

Trarigardo redakti

La loĝantaro de la BMAC-kulturo setlis en oazoj de la regiono kaj konstruis el adobo, bredis bestojn, kultivis grenon, irigaciis la kampojn, komercis. La evoluintan civilizon montras la trovitaj bronzaĵoj, ceramikaj ujoj, ostaj skulptaĵoj. Oni trovis eĉ restaĵojn de primitiva skribaĵo.

Oni identigis la ĉefsidejon de la kulturo en Gonur Tepe (orienta Turkmenio). Tiu antikva ĉefurbo havis areon de preskaŭ 1000 kvadrataj kilometroj, kun adobaj domoj kaj palaco. La setlejo estis ĉirkaŭita per dikega muro.

La malkovro de la kulturo okazis en la 1970-aj jaroj fare de greka-rusa arkeologo Viktor Sarianidi[1], sed detalaj esploroj okazis ĉefe en la 2000-aj jaroj.

Referencoj redakti

  1. (franca) "Soviétistan, un voyage en Asie centrale" (Sovetejo, vojaĝo en centra Azio), Erika Fatland (tradukita el la norvega fare de Alex Fouillet, Gaïa, 512 paĝoj, 2016. Sovetejo - vojaĝo en centra Azio : alilingvaj eldonrajtoj : Danio (Informations Forlag), Estonio (Tänapäev), Finnlando (Siltala Publishers), Francio (Gaïa Editions), Germanio (Suhrkamp Verlag), Barato (hindia kaj bengala lingvoj, Sampark), Italio (Marsilio), Nederlando (De Geus), Pollando (Foksal), Rusio (Ripol Classic Publishing Group), Svedio (Leopard Förlag)

Vidu ankaŭ redakti

Bronzepoko