Balázs Birkás
Balázs Birkás [balAĵ birkAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Birkás Balázs estas hungara kajakisto, dufoja mondĉampiono.
Balázs Birkás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1996 (28-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kajakisto |
Balázs Birkás[1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1996 en Szeged.
Biografio
redaktiBalázs Birkás ekde 2008 estis kajakisto en sia naskiĝurbo sur Tiso. Post 5 jaroj li akiris oran medalon en junulara internacia ĉampionumo. Li estis hungara ĉampiono 11-foje individue aŭ teame inter 2012-2019. En (plenkreskaj) mondĉampionumoj li estis la unua en 2017 kaj 2018 kun Márk Balaska en distanco 200 m. Li studis en Scienca Universitato de Szeged.