Balaena estas genro de cetacoj (balenoj) en la familio de Balaenidae. Balaena estas konsiderata monotipa genro, ĉar ĝi havas nur unusolan vivantan specioj, nome Gronlanda baleno (B . mysticetus). Ĝi estis unufoje priskribita en 1758 fare de Lineo, kiu tiam konsideris ĉiujn el la veraj balenoj (kaj la Gronlandan balenon) kiel unusola specio. Historie, kaj la familio Balaenidae kaj la genro Balaena estis konataj laŭ la komuna nomo, "veraj balenoj", tamen la genro Balaena estas nun konata kiel borealaj balenoj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gronlanda baleno

Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Biologia klasado
Regno: Animaloj ‘‘Animalia’’
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Ordo: Cetacoj Cetacea
Subordo: Bartocetacoj Mysticeti
Familio: Balenedoj Balaenidae
Gray, 1821
Genro: Balaena
Gray, 1864
Balaena mysticetus
Lineo, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivareo de Nigra baleno
Vivareo de Nigra baleno
Vivareo de Nigra baleno
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Laŭlonge de la historio, la familio de Balenedoj estis celo de granda taksonomia debato. Fakuloj ripete rekategoriigis la tri populaciojn de balenoj plus la Gronlanda baleno, kiel unu, du, tri aŭ kvar specioj, ĉu en unusola genro aŭ en du apartaj genroj. En la komenco de la sciaro pri balenoj, ili estis ĉiuj konsideritaj kiel unusola specio, Balaena mysticetus. Finfine, oni agnoskis, ke la Gronlanda baleno kaj la veraj balenoj estas fakte diferencaj. Poste, morfologiaj faktoroj kiel diferencoj en la kraniformo de norda kaj sudaj veraj balenoj indikis almenaŭ du speciojn de veraj balenoj — unu en la Norda Hemisfero, kaj la alia en la Suda Oceano.[2] Tiom ĵuse kiom en 1998, Dale Rice, en sia kompleta kaj krome aŭtoritata klasigo, Marine mammals of the world: systematics and distribution, listigis ĵuste du speciojn: Balaena glacialis (veraj balenoj) kaj Balaena mysticetus (Gronlanda baleno).[3]

Studo pere de DNA fare de Rosenbaum en 2000, kaj alia studo fare de Churchill en 2007 finfine havigis klaran pruvaron por konkludi, ke la tri vivantaj verbalenaj specioj havas filogenetikan stirpon, distinge el la Gronlanda baleno, kaj ke la Gronlanda baleno kaj la veraj balenoj estas prave klasitaj en du apartaj genroj.[4] La veraj balenoj, tiele, estas nune oficiale en la genro Eubalaena.

Notoj redakti

  1. Reilly, S.B.; Bannister, J.L.; Best, P.B.; Brown, M.; Brownell Jr., R.L.; Butterworth, D.S.; Clapham, P.J.; Cooke, J.; Donovan, G.; Urbán, J. & Zerbini, A.N. (2012). "Balaena mysticetus". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. IUCN. 2012: e.T2467A17879018. doi:10.2305/IUCN.UK.2012.RLTS.T2467A17879018.en. Alirita la 11an de Novembro 2018. "The taxonomy is not in doubt.... Concerning common names, the species was once commonly known in the North Atlantic and adjacent Arctic as the Greenland Right Whale. However, the common name Bowhead Whale is now generally used for the species."
  2. Müller, J. (1954). "Observations of the orbital region of the skull of the Mystacoceti" (PDF). Zoologische Mededelingen. 32: 239–90. Alirita la 11an de Novembro 2018.
  3. Rice, Dale W. (1998). Marine mammals of the world: systematics and distribution. Society of Marine Mammalogy, Special Publication No. 4. ISBN 1891276034.
  4. Kenney, Robert D. (2008). "Right Whales (Eubalaena glacialis, E. japonica, and E. australis)". En Perrin, W. F.; Wursig, B.; Thewissen, J. G. M. Encyclopedia of Marine Mammals. Academic Press. pp. 962–69. ISBN 978-0-12-373553-9. Alirita la 11an de Novembro 2018.