Balenopteroj

(Alidirektita el Balaenoptera)

Balenopteroj estas la specioj de la genro Balaenoptera, nomita ankaŭ baleno de BrydeBalenaroBalenkomplekso de Bryde, kiu supozite enhavas du speciojn de rorkvaloj kaj eble tri. La "komplekso" aludas al la nombro kaj ties klasigo restas neklara pro manko de definitiva informaro kaj esplorado. La Ordinara baleno de Bryde (Balaenoptera brydei, Olsen, 1913) estas pli granda formo kiu vivas tutmonde en varmaj kaj tropikaj akvoj, kaj la Sitango aŭ Baleno de Eden (B. edeni, Anderson, 1879) estas pli malgranda formo kiu povas esti limigita en la areo de Hind-Pacifiko.[1] Ankaŭ pli malgranda, ĉemarborda formo de B. brydei troviĝas ĉe suda Afriko, kaj eble alia formo en la Hind-Pacifiko diferencas laŭ krania morfologio, provizore referencata kiel la Hind-Pacifika baleno de Bryde. La ĵus priskribita Omura baleno (B. omurai, Wada et al. 2003), estis iam konsiderata "nana" formo de baleno de Bryde, sed ĝi estas nune agnoskita kiel distinga specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Balenopteroj


Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Cetacoj Cetacea
Subordo: Lamencetacoj Mysticeti
Familio: Balenopteredoj, Balaenopteridae
Genro: Balenopteroj, Balaenoptera
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

B. brydei havas sian specian kaj komunan nomon el Johan Bryde, norvega konsulo en Sudafriko, kiu helpis establi la unuan modernan stacion de balenkaptado en la lando, dum B. edeni havas sian specian kaj komunan nomon el Sir Ashley Eden, iama Alta Komisionato de Birmo. Sitango aludas al la tipa loko de la specio. En Tajlando, lokanoj distingis la Sitangajn balenojn diference el B.edeni,[2] kaj ne estas klara ĉu la Sitangaj balenoj estas tiuj poste klasitaj kiel Omuraj balenoj.

Taksonoj redakti

Notoj redakti

  1. "Bryde's Whales, Balaenoptera edeni". The MarineBio.org. Alirita la 13an de Novembro 2018.
  2. ne plu funkcianta ligilo[rompita ligilo]