Baligrodo

(Alidirektita el Baligrod)

BaligrodoBaligród [baˈlʲiɡrut] (en ukraina: Балигород, Balyhorod) estas vilaĝo en la Distrikto Lesko (en la Ĉekarpata provinco) de sudorienta Pollando. Ĝi estas ankaŭ la sidejo de la municipo (gmina) nome Gmina Baligród. Loko: 49°21' N 22°17' E. El 1a de januaro 1999 ĝis la 1a de januaro 2002 ĝi estis en la Distrikto Bieszczady.

Baligrodo
vilaĝo en Pollando

Blazono

Blazono
Administrado
SIMC kodo 0344403 [+]
Poŝtkodo 38-606
Demografio
Loĝantaro 1 254  (2021) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 20′ N, 22° 17′ O (mapo)49.33638888888922.286666666667Koordinatoj: 49° 20′ N, 22° 17′ O (mapo) [+]
Alto 340 m [+]
Areo 68,8 km² (6 880 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Baligrodo (Pollando)
Baligrodo (Pollando)
DEC
Baligrodo
Baligrodo
Situo de Baligrodo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baligród [+]
vdr

Historio redakti

Inter la jaroj 1772 kaj 1918 la teritorio iĝis parto de la Reĝlando Galicio kaj Lodomerio, parto de la habsburga imperio. Antaŭ la Dua Mondmilito estis preskaŭ milo da judoj. Somere de 1942, 1200 lokaj judoj estis senditaj de germanoj al la koncentrejo de Zasław kaj poste al la Ekstermejo Bełżec. La juda tombejo estis ekzekutejo de judoj kaj poloj. La sinagogo estis bruligita.[1] Poste ankaŭ la juda tombejo estis detruita kaj oni pavimis ŝoseojn el la tomboŝtonoj. Aŭtune 1942, germanoj estis portintaj 880 judoj al Załawie kaj mortigis ilin.[2]

La Masakro de Baligrodo okazis en la 6a de aŭgusto 1944 kiam ukrainoj de la Ukraina Ribela Armeo (URA) murdis 42 polajn civilulojn.

Notoj redakti

  1. "History | Virtual Shtetl". Arkivigite je 2019-02-03 per la retarkivo Wayback Machine sztetl.org.pl. Alirita la 2an de februaro 2019.
  2. "history.html". kehilalinks.jewishgen.org. Alirita la 2an de februaro 2019.