Masakro de Baligrodo

La Masakro de Baligrodo okazis en la 6a de aŭgusto 1944 en Baligrodo, Distrikto Lesko (en la nuna Ĉekarpata provinco), Pollando. Ukrainoj de la Ukraina Ribela Armeo (URA) murdis 42 polajn civilulojn. La krimo estis farita kadre de planita etna purigado de pola loĝantaro en Orienta Galicio.

Memormonumento en Baligród.

La URA venis el Stężnicy kaj Huczwic, kaj ĉirkaŭis la polan loĝantaron arigitan en la preĝejo. Kiam kelkaj personoj eliris, 42 estis murditaj. Tiuj mortoj estis klarigitaj kiel reprezalio pro mortigo de 16 ukrainoj en Stężnica la 4an de aŭgusto 1944 memdefende fare de civitanoj de Baligród kaj de sovetaj partizanoj.

Alia atako fare de la URA okzis en Baligrod unu jaron poste, dum ili atakis la policejon kaj bruligis domojn.

Trapaso de eventojRedakti

La 30-an de julio 1944 banderanoj forkondukis 11 polojn, loĝantojn de Średnia Wieś, pendumitaj apud Baligród. Sub influo de tiuj ĉi sciigoj parto de poloj fuĝis de Baligród al Lesko, la ceteraj serĉis interkomprenon kun ukraina socio. La 3-an de aŭgusto delegitaro de polaj loĝantoj estis certigita de unu el lokaj komandantoj de Ukraina Ribela Armeo, Wasyl Szyszkanync „Bir”, ke nenio minacas al ili. La 3-an aŭ 4-an de aŭgusto estis forkaptita kaj murdita de URA loĝanto de Baligród Jan Szpot. La 4-an de aŭgusto sovetaj partizanoj mortigis kelkajn ukrainojn proksime al Stężnica. Okazis bataleto kun URA-anoj, kiuj pripafis sovetojn, pereis kelke da membroj de URA. La 5-an de aŭgusto, laŭ historiisto de Instituto pri Nacia Memoro Artur Brożyniak, militista referanto de OUN-B Wasyl Cebeniak „Bohdan” komisiis al „Burłak” taskon pafmortigi en Baligrodód ĉ. 40 personojn, kies nomoj troviĝis sur listo pretigita de area funkciulo de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, Włodzimierz Kita „Prostiła” („Ihor”).

Duontaĉmento de URA alvenis de Stężnica kaj Huczwice, ĉirkaŭis polan loĝantaron kolektitan en la preĝejo. Kiam parto de ili eliris, URA-anoj selektis parton de viroj, forkondukis al loko de ekzekuto (2 fuĝis) kaj pafmortigis. Parton de viroj, kiuj restis en la preĝejo, savis interveno de grek-katolika pastro Olenko. Samtempe, disdividitaj en etaj grupoj la atakantoj, uzante la liston fortiris el domoj selektitajn virojn por pafmortigo, kelkaj estis mortigitaj en la hejmoj. Oni ankaŭ forprenis, sub kontrolo de Burłak, kuracilojn de la apoteko. Post informo, ke en la ĉirkaŭaĵo aperis sovetaj partizanoj, taĉmentanoj retiriĝis el la vilaĝo.

Inter murditaj estis juĝisto, rezerva kapitano de la artilerio de Pola Soldataro, d-ro Stefan Schlarp.

Post la masakro ceteraj poloj fuĝis en arbaro, ankaŭ parto de ukrainoj timante polan revenĝon.

EnketadoRedakti

Laŭ esploro farita de Instituto pri Nacia Memoro en Rzeszów rezultas, ke malantaŭ la krimo estis ankaŭ lokaj grek-katolikaj pastroj, kiuj instigis kaj alvokis al mortigo de poloj, judoj kaj bolŝevikoj. Inter membroj de URA oni malkaŝis kelke da estintaj ukrainaj policanoj el Baligród kaj ukrainojn loĝantajn en najbaraj vilaĝoj.

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Grzegorz Motyka, W kręgu Łun Bieszczadów, p. 56-57
  • S. Żurek, UPA w Bieszczadach, Wydawnictwo „Nortom”, Wrocław 2007, ISBN 978-83-89684-14-1, OCLC 233486718.
  • Andrzej Potocki, Bieszczadzkie losy, Krosno 2000

Koordinatoj: 49° 20′ 14″ Nordo 22° 17′ 09″ Oriento / 49.3372 °N, 22.2858 °O / 49.3372; 22.2858 (mapo)