Balys Dūda (naskiĝis la 13-an de januaro 1896 en Naskvyčiai, distrikto Kupiškis, mortis la 23-an de aŭgusto 1924 en Subačius) estis kulturaganto, ĵurnalisto, pacifisto kaj esperantisto.

Balys Dūda
Persona informo
Naskiĝo 13-a de januaro 1896
en en Naskvyčiai, distrikto Kupiškis
Morto 23-a de aŭgusto 1924
en Subačius
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1915 en Peterburgo
vdr

Li oficis kiel stilisto de semajna agrikultura gazeto "Litova Terposedanto", kaj estis inicianto kaj fondinto de popola universitato (1920) en vilaĝo Dubliškiai, en kies programo figuris ankaŭ Esperanto. Estante principa pacifisto, adepto de Lev Tolstoj, Balys Dūda fondis eldonsocieton "Fajreto" (1922), kiu eldonadis litovlingvan revuon "Renaskiĝo"; la revuo bonefike propagandis Esperanton, unu el la punktoj de revua programo estis lingvo internacia. Vilaĝa popola universitato, establita de Balys Dūda, estis unusola en Litovio kaj restigis spurojn: "studentoj" de Dubliškiai estis lingvisto Grigas, pedagogo J. Laužikas, landesploristo Juozas Petrulis. Balys Dūda estas entombigita en Subačius.

Fonto redakti