Bananal (portugale: Ilha do Bananal) estas brazila riverinsulo, formita de la du branĉoj de la rivero Araguaia. La insulo situas en la teritorio de la brazila subŝtato Tokantinso en centra Brazilo. Bananal estas la plej granda riverinsulo en la mondo, kaj kun areo de 19,162 km² ĝi estas ankaŭ la 48-a plej granda insulo en la mondo, apenaŭ pli malgranda ol ekzemple Sardinio.

Loko de Bananal insulo (verda) en la tutaĵo de la brazila subŝtato Tokantinso.
Satelitaj bildoj de la norda parto de Bananal kaj la kunfluo de la du riverbranĉoj

La insulo estas 350 km longa kaj 55 km larĝa. La okcidenta riverbranĉo kaj limo de la insulo daŭre estas nomata la Araguaia, la orienta branĉo de la Araguaia kaj insullimo estas nomata Javaés (Rio Javaés).

La norda parto de la insulo, kun areo de 5 577 km², estas naturrezervejo, la sudaj du trionoj de la insulo estas laŭleĝe protektitaj Terras Indígenas, tero rezervita por la originaj indiĝenaj popoloj de Brazilo, la povos indigenas en la portugala. Kvar triboj vivas sur la insulo, Karaĵaoj (Karajá), Javaés, Ava-Canoeiro kaj Tuxá, disigitaj super dek ses aldeias aŭ vilaĝoj.

En la nordo de la insulo, ĉe la kunfluo de la branĉoj de la Araguaia, ekestis la unika naturrezervejo Cantão en la riverdelto de la Javaés. La parto de la amazona pluvarbaro kiu estas inundita per akvo nomiĝas Igapó. En la delto vivas pli ol 700 birdospecioj, preskaŭ 300 fiŝspecioj, kaj grandaj populacioj de alie endanĝerigataj specioj kiel ekzemple la brazila lutro, la nigra kajmano, kaj unu el la plej grandaj dolĉakvaj fiŝoj, la pirarukuo (arapaima gigas). La areo estas unu el la plej riĉaj biologiaj areoj en la tuta amazona pluvarbaro.

Fontoj, notoj kaj/aŭ referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo aŭ pli frua versio de ĝi estas (parta) traduko de la artikolo Bananal Island en la angla Vikipedio, kies transpreno estas permesata laŭ la Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita (CC BY-SA 3.0), vidu redaktan historion ĉi tie.

Vidu ankaŭ redakti

Karaĵaoj (Karajá), brazila indiĝena popolo