Banejo de Sultano Amir Ahmad

La Banejo de Sultano Amir Ahmad (perse حمام سلطان امیر احمد: ,  Hammam-e Soltan Amir Ahmad), ankaŭ konata kiel la Banejo de Gasemi, estas tradicia irana publika banejo en Kaŝano, Irano. Ĝi estis konstruita en la 16a jarcento, dum la Safavida epoko; tamen, la banejo estis difektita en 1778 rezulte de tertremo kaj estis renovigita dum la gaĝara epoko. La banejo estas nomita laŭ Imamido (emamzade) Sultano Amir Ahmad, kies maŭzoleo estas proksime.

Interno de la Banejo de Sultano Amir Ahmad

Karakterizaĵoj redakti

La banejo de Sultano Amir Ahmad, kun areo de ĉirkaŭ 1000 kvadrataj metroj, konsistas el du ĉefaj partoj: la sarbine (vestiĝejo) kaj garmĥane (varmejo/varmbanejo/varm-ban-halo). La sarbine estas granda okangula halo, kiu havas okangulan basenon en la mezo, apartigita per 8 kolonoj disde la ekstera sekcio. Ekzistas kvar kolonoj en la garmĥane, kiuj estigas/formas pli malgrandajn banĉambrojn. Ĉiuj ĉi banĉambroj - same kiel la enireja sekcio - estas ĉirkaŭ la ĥazine (la fina ban-ĉambro) en la mezo. La interno de la banejo estas ornamita per turkisaj kaj oraj kaheloj, gipsaĵoj, brikaĵoj, kaj artismaj pentraĵoj. La tegmento de la banejo konsistas el multoblaj kupoloj kiuj enhavas konveksajn vitrojn por provizi sufiĉan lumigadon en la banejon dum nevidebligi ĝin de la ekstero.

La banejo situas sur aleo Sultano Amir Ahmad, sur strato Alavi. Ĝi registriĝis kiel unu el la Naciaj Verkaĵoj de Irano en la jaro 1976 per registriĝ-numero 1351.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti