Baratafrika arbustosilvio

La Baratafrika arbustosilvio (Bradypterus barratti), estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilviojbradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio. Ĝi ricevas la nomon de Baratafrika arbustosilvio anstataŭ nur Barata arbustosilvio por eviti miskomprenon kun Barato (Azio) pri kio tute ne temas, sed pri adapto de la propra nomo Barrat.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Baratafrika arbustosilvio
Baratafrika arbustosilvio
Baratafrika arbustosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Bradypterus
Specio: 'B. barratti'
Bradypterus barratti
(Sharpe, 1876)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Lesoto, Mozambiko, Sudafriko kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Bradypterus cinnamomeus bangwaensis (Delacour, 1943, Bangwa, nordokcidenta Kameruno) estas foje konsiderata unu specio kaj foje du. Probable estas parto de la superspecio formata de B. cinnamomeus kaj B. barratti; iame konsiderata samspecifa kun la unua kaj foje ankaŭ traktata kiel raso de B. lopezi pro simileco en voĉo, sed diferenciĝas pro habitatoprefero kaj vosta morfologio (finplumoj pli larĝaj, ne mallarĝaj). La kvar specioj formas grupon de similaj afrikaj specioj de arbaroj kaj arbarbordoj. La birdoj de la Monto Oku povus reprezenti distingan rason. La formo priskribita kiel “Bradypterus mariae manengubae” (Monto Manenguba, Kameruno), kvankam teorie apartenanta al B. lopezi, estas probable varianto.

Referencoj redakti