Barato en la Vintra Olimpiko 2022

sporta delegacio

La barata teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino havis 1 sportiston. Tiu partoprenis en 1 fako. Flagtenanto de la barata teamo estis Arif Khan dum la malferma ceremonio respektive volontulo dum la ferma. La sportisto atingis neniun medalon.

Barato en la Vintra Olimpiko 2022
Vintra Olimpiko 2022 en Pekino
Flagtenanto:  Arif Khan (malfermo)
volontulo (fermo)
Sportistoj 1 en 1 fako
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

Kunordigis la teamon la Barata Olimpika Asocio. Kvankam la barata teamo estas relative sukcesa en la someraj olimpikoj, aparte en vira hokeo, la barataj sportistoj ankoraŭ neniam atingis medalon en vintra olimpiko. Tamen la Barata Olimpika Asocio sendis delegacion al ĉiu vintra olimpiko ekde 1964 kun la escepto de 1972 ĝis 1984 kaj de 1994.

La ministerio pri eksteraj aferoj de Barato decidis, ke barata sendito ne ĉeestos la malferman aŭ ferman ceremonion de la Pekina Vintra Olimpiko pro tio, ke Ĉinio faris soldaton aktivan en Akesajĉino torĉoportanto. Akesajĉino estas larĝa altebenaĵo en la Himalajo, kiun la ĉina armeo konkeris en la ĉin-barata milito de 1962, sed kiun Barato daŭre konsideras barata.

Eksteraj ligiloj redakti