Barbara Despiney

franca esperantisto
(Alidirektita el Barbara Despiney-Żochowska)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Barbara Despiney, naskiĝinta Żochowska, estas pola esperantistino, kiu vivas la plejparton de sia vivo en Parizo, Francio, kaj laboras respektive laboris kiel sciencisto de la Sorbona Universitato.

Barbara Despiney
Barbara Despiney prelegas pri la nemateria mondheredaĵo de Unesko kadre de la 41-a AMO-seminario en la sidejo de Espéranto-France
Barbara Despiney prelegas pri la nemateria mondheredaĵo de Unesko kadre de la 41-a AMO-seminario en la sidejo de Espéranto-France
Persona informo
Naskonomo Barbara Żochowska
Lingvoj Esperanto
Nacieco pola
Ŝtataneco FrancioPollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Laboro por UEA redakti

De multaj jaroj ŝi estis la reprezantino de UEA ĉe la pariza oficejo de UNESKO, kaj estis membro de la estraro de UEA en la oficperiodoj 1983-1986 kaj 1986-1989. Krome de 1983 ĝis 2001, do en la oficperiodo 1983-1986, 1986-1989, 1989-1992, 1992-1995, 1995-1998 kaj 1998-2001 ŝi estis membro de la komitato de Universala Esperanto-Asocio. En la 83-a UK en 1998 ŝi funkciis kiel rektoro de la 51-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato.

Zamenhof-jaro redakti

La 28-an de aprilo 2017 ŝi, d-ro Mark Fettes, Anna Wasilewska (prezidantino de pola Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto), Margareta Zaleski Zamenhof' (pranepino de Ludoviko Zamenhof), d-ro Ulrich Lins, Eduardo Kozyra (prezidanto de EDE-Pollando) kaj kelkaj aliaj gastoj partoprenis en la Konferenco okaze de la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof. En sia fejsbuko Anna Wasilewska metis jenan informon: "Konferenco okaze de la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof kunvenigis multajn interesajn personojn. El Parizo venis pranepino de Ludoviko Zamenhof d-rino Margareta Zaleski-Zamenhof, estis ankaŭ d-ro Mark Fettes - la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, d-rino Barbara Despiney kaj multaj aliaj sciencistoj kiuj havis siajn prelegojn. Mi ankaŭ havis sian salut-elpaŝon nome de pola Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE).([1], [2])

Referencoj redakti