Bardallur [bardaLJUR] estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Bardallur
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50296
Demografio
Loĝantaro 232  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 41′ N, 1° 13′ U (mapo)41.6839075-1.2122682Koordinatoj: 41° 41′ N, 1° 13′ U (mapo) [+]
Alto 276 m [+]
Areo 27,344176 km² ( 273 4.4 176 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bardallur (Provinco Zaragozo)
Bardallur (Provinco Zaragozo)
DEC
Bardallur
Bardallur
Situo de Bardallur
Bardallur (Hispanio)
Bardallur (Hispanio)
DEC
Bardallur
Bardallur
Situo de Bardallur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bardallur [+]
vdr

Geografio redakti

Bardallur estas municipa teritorio en la nordoriento de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas oriente de Plasencia de Jalón kaj Urrea de Jalón. Ĝi estas sur la valo de la rivero Jalón kun loĝloko inter Bárboles norde kaj Plasencia de Jalón apude okcidente.

La loĝloko Bardallur mem estas je 38 km okcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 276 msm. Ĝi estas ĉe la rivero Jalón kaj atingebla el Urrea de Jalón (ŝoseo A-122) sudokcidente kaj Bárboles norde.

Historio redakti

 
Restaĵoj de la araba kastelo de Turbena.
 
La romanika ermitejo de Turbena.

Araboj kreis reton por irigacio kaj kastelon por kontroli la aliron al la ĉefurbo Zaragozo en la nuna senhomejo Turbena. La kastelo ludis gravan rolon por defendo de la areo. La loko estis konkerita por kristanoj fare de la aragona reĝo Alfonso la 1-a en la 12-a jarcento kiu donis la lokon al diversaj senjoroj. Kaj la kastelo kaj la loĝloko de Turbena abandoniĝis eĉ antaŭ la forpelo de la moriskoj.​

La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo.

Bardallur demografie kreskiĝis ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Profite de la internacia manko pro la filoksero en Francio, kreskiĝis la kultivado de vitejoj. Poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Bardallur oni malaltiĝis ĝis nunaj 249 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo kaj brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas tre diversaj, nome popola arkitekturo, la preĝejo kun platereska retablo kaj gotikaj pentraĵoj, restaĵoj de la kastelo de Turbena, romanika ermitejo de Turbena kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero ktp.

 
Panoramo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti