Bárboles [BARboles] estas municipo de Hispanio, en la plej suda parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Bárboles
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50297
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 289  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 1° 11′ U (mapo)41.7124093-1.1877522Koordinatoj: 41° 43′ N, 1° 11′ U (mapo) [+]
Alto 259 m [+]
Areo 15,679594 km² ( 156 7.9 594 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bárboles (Provinco Zaragozo)
Bárboles (Provinco Zaragozo)
DEC
Bárboles
Bárboles
Situo de Bárboles
Bárboles (Hispanio)
Bárboles (Hispanio)
DEC
Bárboles
Bárboles
Situo de Bárboles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bárboles [+]
vdr

Geografio redakti

 
Submunicipo Oitura.

Bárboles estas municipa teritorio en la plej suda parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion sudoriente de Pedrola ĉe la rivero Jalón, kaj sude de Figueruelas kaj Alagón ĉe meandroj de la rivero Ebro, sur la suda (dekstra) bordo, kaj sur la maldekstra bordo de la rivero Jalón. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj. La municipa teritorio estas komponata de la loĝloko Bárboles kaj la submunicipoj Oitura kaj Peramán, kaj limas kun la teritorioj de Pinseque, Grisén, Pedrola, Pleitas, Bardallur kaj Zaragozo.

La loĝloko Bárboles mem estas je 32 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 259 msm. La loĝloko estas sude de la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68) kiu konektas inter tute apuda Alagón oriente, Gallur nordokcidente kaj Utebo sudoriente. Trans la rivero Jalón estas Pleitas.

Historio redakti

 
Sonorilturo de la preĝejo.
 
La preĝejo.

De la epoko de la romianoj restis vojhaltejo nome Segontia.

La araboj lasis irigacian reton. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu loko estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero la plej granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, pro kio oni devis fari novan reloĝadon.

Bárboles demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, fekundeco de la valo kaj instalo de industrio. Sed poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Bárboles oni malaltiĝis pro malproksimeco de la grandurbo Zaragozo kaj de la ĉefaj komunikiloj de la akso de la valo de Ebro ĝis nunaj nur 297 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (kies simboloj estas en la municipa blazono) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Granda parto de la laboristaro laboras en industrio, ĉefe kiel salajruloj, kaj precipe en Opel España en proksima Figueruelas.

Inter vidindaĵoj menciindas la mudeĥara preĝejo kaj arko de la kastelo el briko, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti