Ribera Alta del Ebro

Ribera Alta del Ebro [ribeRALta deLEbro], en Esperanto eble Supra Riverbordo de Ebro, estas komarko de regiono Aragono, en Hispanio, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo. Ĝi lokiĝas ene de la Ebra baseno, kaj oni konsideras ĝin "supra" ene de Aragono, centra regiono de la rivero inter Rioĥo kaj Navaro (nordokcidente) kaj Katalunio (sudoriente). Trans la centra komarko de la grandurbo Zaragozo estas similnoma komarko Ribera Baja del Ebro (Malsupra Riverbordo de Ebro).

Loko de la komarko Ribera Alta del Ebro en la nordocentro de la provinco Zaragozo en nordokcidento de Aragono.

Ĝia ĉefurbo estas Alagón.

Municipoj redakti

La komarko ampleksas jenajn 17 municipojn:

Geografio redakti

 
Municipoj en Ribera Alta del Ebro.

Ĝi limas norde kun la komarko Cinco Villas, okcidente kun la komarko Centra Komarko, sude kun Valdejalón kaj oriente kun Campo de Borja. Ĝia teritorio estas ĝenerale ebena sur la baseno de la rivero Ebro.

Temas pli la plej malgranda aragona komarko, kiu tamen disponas de unu de la loĝdensecoj plej altaj, ĉar estas multaj tre loĝataj municipoj en la valo de granda rivero.

El la kultura heredaĵo menciendas kelkaj monumentoj de mudeĥara stilo, ĉefe sonorilturoj.

Ekonomie gravas agrikulturo sur fekunda valo de la rivero, kaj sekva nutrindustrio, nome vinproduktado kaj ankaŭ de olivoleo. Grava rimedo estas la fabriko de aŭtomobiloj de Figueruelas.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti