Gallur [gaLJUR] estas municipo de Hispanio, en la plej nordokcidenta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Gallur estas rilatebla por hispanlingvaj oreloj al gallo kun la signifo virkoko, ĉu tio ĝustas aŭ ne etimologie; tiukadre aperas virkoko en la municipaj flago kaj blazono.

Gallur
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50650
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 576  (2023) [+]
Loĝdenso 62 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 1° 19′ U (mapo)41.869166666667-1.3161111111111Koordinatoj: 41° 52′ N, 1° 19′ U (mapo) [+]
Alto 254 m [+]
Areo 41,70903 km² (41 70. 903 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gallur (Provinco Zaragozo)
Gallur (Provinco Zaragozo)
DEC
Gallur
Gallur
Situo de Gallur
Gallur (Hispanio)
Gallur (Hispanio)
DEC
Gallur
Gallur
Situo de Gallur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gallur [+]
vdr

Geografio redakti

Gallur estas municipa teritorio en la plej nordokcidenta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion norde de Boquiñeni, borde de la rivero Ebro, kiu trapasas la lokon. Ĝi estas la dua loĝloko de Aragono trapasata de la rivero Ebro post Novillas, kaj krome estas diversaj kanaloj por irigacio, kiel la Imperia Kanalo de Aragono. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj. Proksime estas la Akvorezervejo La Loteta ligita al la kanalo.

La municipa teritorio estas trapasata de la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj de la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68), de la nacia ŝoseo N-122 (km 50), la regiona ŝoseo A-127 (Gallur - Tauste - Sos del Rey Católico) kaj de loka ŝoseo kiu konektas kun Boquiñeni kaj Luceni sudoriente.

La loĝloko Gallur mem estas je 48 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 254 msm, inter la rivero Ebro (kie alfluas la rivero Arba) kaj la Imperia Kanalo de Aragono. La altitudo gamas inter 331 msn sude (monto Basurero) kaj 225 msn borde de Ebro.

Nordokcidente: Novillas Norde: Tauste Nordoriente: Pradilla de Ebro
Okcidente: Novillas kaj Mallén   Oriente: Pradilla de Ebro kaj Boquiñeni
Sudokcidente: Magallón Sude: Magallón Sudoriente: Boquiñeni

Historio redakti

Estis diversaj setlejoj en romia epoko, ĉefe rilataj al la ŝoseo de Ebro; almenaŭ unu el ili nomiĝis Pagus Gallorum (setlejo de gaŭloj), el kiu Gallorum eble derivis en Gallur.

 
Preĝejo de Sankta Petro.

La araboj lasis irigacian reton ĉirkaŭ kastelo, ĉirkaŭ kiu kreskiĝis la domaro. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Gallur estis konkerita de kristanoj en tiu sama jaro kaj reloĝata de sudaj mozaraboj. La plej frua mencio de Gallur en la kristana dokumentaro estas de septembro 1125, kiam Alfonso la 1-a donis terojn en Gallur kaj en aliaj lokoj al Banzo Fortuñón, aludante ankaŭ la kastelon. En 1147 okazis tie grava batalo inter la reĝo García Ramírez de Navaro kaj Ramón Berenguer la 4-a de Aragono. La strategia loko de Gallur en la limo inter la regnoj Aragono kaj Navaro valorigis ĝin kaj la aragonaj reĝoj uzis tion pro ekonomiaj necesoj; ekzemple en 1209, pere de interkonsento inter la reĝoj Petro la 2-a de Aragono kaj Sanĉo la 7-a de Navaro, per kiu la aragona monarko ricevis monprunton kontraŭ la kastelo kaj loĝloko de Gallur. Tiu ne revenis al Regno Aragono ĝis 1234. Poste la templanoj havis havaĵon en la loko, kaj post ties abolo ĝi estis donita al la Ordeno de Malto, kadre de la Encomienda de Mallén.

Ekde la 13-a jarcento estis registroj de la ekzisto de ponto super Ebro, sed ŝajne ĝi estis anstataŭita per boatoj kaj poste per boatoponto, ĝis 1902 kiam oni konstruis la ponton el fero kiu ekzistas ankoraŭ. Jam en la 16-a jarcento ekkonstruiĝis irigacian kanalon kiu poste estos la Imperia Kanalo de Aragono, kiu faris el Gallur gravan centron por transportado kaj de varoj kaj de pasaĝeroj inter Zaragozo kaj Tudela.

 
Sonorilturo de la preĝejo de Sankta Petro, konstruita en 1944 kaj restaŭrita en 1993.

En 1899 oni fondis gravan sukerfabrikon, kiu transformis la beton produktitan en la zono. Krome, en Gallur laŭlonge de la 20-a jarcento oni establis fabrikojn de oleo, faruno kaj papero. Ĝi estis ankaŭ gava centro por fervojo de Sádaba a Gallur, kiu konektis la komarkon Cinco Villas kun la valo de Ebro. Krome ĝi estis ankaŭ la sidejo de la unua militlernejo por pilotoj de ĉasaviadiloj en Hispanio. En 1932 estis elektita urbestrino María Domínguez, kiu iĝis la unua urbestrino en Hispanio (eĉ antaŭ balotrajto por virinoj); ĝi plenumis la postenon ĝis 1933; en 1936 ĝi estis murdita de frankistoj en la najbara Fuendejalón.[1]

Gallur demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Gallur oni malaltiĝis el 4 213 loĝantoj en 1960 ĝis nunaj 2 563 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la novklasika preĝejo (1750-1773) kun sonorilturo konstruita sur turo de la iama kastelo; modernisma urbodomo (1938), gastejo por pilgrimantoj de la Jakoba Vojo, blazondomoj, fera ponto (1906), kanalo kaj stokejo de la kanalo, parko de la rivero Ebro, naturaj lokoj kaj pejzaĝo.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. «Domínguez Remón, María». Gran Enciclopedia Aragonesa (GEA). Konsultita la 25an de novembro 2021.

Eksteraj ligiloj redakti