Alagón (Zaragoza)

Alagón [alaGON] estas municipo de Hispanio, en la orienta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón mem, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Alagón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50630
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 257  (2023) [+]
Loĝdenso 300 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 1° 7′ U (mapo)41.7711121-1.1188807Koordinatoj: 41° 46′ N, 1° 7′ U (mapo) [+]
Alto 235 m [+]
Areo 24,216599 km² ( 242 1.6 599 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alagón (Provinco Zaragozo)
Alagón (Provinco Zaragozo)
DEC
Alagón
Alagón
Situo de Alagón
Alagón (Hispanio)
Alagón (Hispanio)
DEC
Alagón
Alagón
Situo de Alagón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alagón [+]
vdr

Geografio redakti

Alagón estas municipa teritorio en la orienta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion oriente de Figueruelas sude de meandroj de la rivero Ebro, sur la suda (dekstra) bordo, proksime de la alfluejo de la rivero Jalón. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj; tial la loĝloko ests sur monteto. Krome Ebro kaj Jalón je 4 km estas la Imperia Kanalo de Aragono.

La loĝloko Alagón mem estas je 26 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 235 msm ĉe la rivero Ebro. La loĝloko estas inter la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68) kiu konektas inter tute apuda Utebo sudoriente kaj Gallur nordokcidente.

Nordokcidente: Cabañas de Ebro Norde: Torres de Berrellén Nordoriente: Torres de Berrellén
Okcidente: Figueruelas   Oriente: Torres de Berrellén kaj La Joyosa
Sudokcidente: Grisén Sude: Bárboles kaj Zaragoza Sudoriente: Pinseque kaj Zaragoza

Historio redakti

Sur la nuna urba kerno estis la plej antikva setlejo konata, nome la ibera urbo Alaun, nome la plej orienta de vaskonoj, kiu eĉ stampis moneron kun skribaĵoj en ibera alfabeto. Tiuj homoj jam konis la agrikulturon de irigacio, kiel sugestas la Bronzaĵo de Kontrebia, kiu datita en 15a de Majo de la jaro 87 a.n.e., rakontas konflikton inter la lokanoj de Alaun kaj Salduie (Zaragozo) pro la fluejo de irigacia kanaleto. Aktuale tie kanaleto plue funkcias, nune nomita Almozara, probableme unu el la plej antikvaj de Hispanio.[1] Laŭ la nomo Allabone, dum la romia epoko ĝi estis unu el la haltejoj de la vojo kiu el Turiaso (Tarazona) iris al Asturica Augusta (Astorga) devena de Caesaraugusta (Zaragozo).

En la jaro 714, islamanoj alvenis al la Valo de Ebro, kaj Alagón estis grava urbo de la Supra Limkantono de Al-Andalus (Tagr al-Al'a), kies ĉefurbo estis Zaragoza (Madinat Saraqusta). En ties kastelo dormis la 14an de Oktobro 935 la kalifo Abderamano la 3-a. De tiu periodo restis parte muregoj, minareto de moskeo –nune sonorilturo de Sankta Petro– kaj abunda loknomaro kiel la placo Alhóndiga, kie estis la gastejo aŭ "funduq" kaj la kvartalo de La Jarea (As-Sari´a), ekstermura kunvenejo por festoj.[1]​ La araboj lasis irigacian reton.

 
Preĝejo de Sankta Petro.
 
Preĝejo de Nia Sinjorino de la Kastelo.
 
Preĝejo de Sankta Antonio.

La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu loko estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero la plej granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kiuj subtenis agrikulturon, kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610. En Alagón okazis parlamentaj Cortes Aragonesas, kaj estis centro kristanregata de komarko kun majoritato de mudeĥaroj, krom grava juda komunumo. El la 16-a jarcento la urbo etendiĝis nordorienten. En la 18-a jarcento jezuitoj konstruis lernejon sur la areo de la iama juda kvartalo. Fine de la jarcento, la Imperia Kanalo de Aragono savis en Alagón la plej grandan baron antaŭ alveni ĝis Zaragozo, per konstruado de impresa akvedukto super la rivero Jalón, populare konata kiel El Caracol (La Heliko).

En 1808 kadre de la Milito de Hispana Sendependiĝo okazis batalo inter francaj kaj hispanaj trupoj ĝuste antaŭ la francoj eksieĝis Zaragozon. Finfine en la 20-a jarcento en Alagón startis industrio kiu aldonita al tradiciaj agrikulturo kaj komerco, ĉefe per instalado en 1905 de sukerfabriko kaj laste en 1980 de Opel España en la najbara Figueruelas.

Alagón demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, fekundeco de la valo kaj instalo de industrio. Poste multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed male en Alagón oni plialtiĝis ĝis nunaj 7 178 loĝantoj, pro altiro de alilokaj almigrantoj, bona ekonomio, kaj proksimeco de la grandurbo Zaragozo, por kiu ĝi utilas kiel dormurbo.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio: ĉefe cepoj, luzerno, maizo ktp.) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Granda parto de la laboristaro laboras en industrio, ĉefe kiel salajruloj, kaj precipe en Opel España en Figueruelas.

Inter vidindaĵoj menciendas la preĝejoj de Sankta Petro (kun elstara mudeĥara sonorilturo), de Sankta Antonio (iama jezuita lernejo, nune Muzeo de Hispan-Meksika Nuntempa Arto), de Nia Sinjorino de la Kastelo, kaj de Sankta Johano Baptisto. Kiel montro de industria arkeologio elstaras la sukerfabriko Nuestra Señora de las Mercedes.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 ​ Javier Peña Gonzalvo, Alagón. Plano-Guía de la Villa, Ayuntamiento de Alagón, 1988. D.L. Z-416-88

Eksteraj ligiloj redakti