Pinseque [pinSEke] estas municipo de Hispanio, en la sudorienta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Pinseque plej verŝajne deriviĝas etimologie el Pino Seko, tio estas seka pino, aŭ seka monteto el iama Puigsec.

Pinseque
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50298
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 342  (2023) [+]
Loĝdenso 270 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 44′ N, 1° 6′ U (mapo)41.7378446-1.1013851Koordinatoj: 41° 44′ N, 1° 6′ U (mapo) [+]
Alto 230 m [+]
Areo 16,086189 km² ( 160 8.6 189 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pinseque (Provinco Zaragozo)
Pinseque (Provinco Zaragozo)
DEC
Pinseque
Pinseque
Situo de Pinseque
Pinseque (Hispanio)
Pinseque (Hispanio)
DEC
Pinseque
Pinseque
Situo de Pinseque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pinseque [+]
vdr

Geografio redakti

Pinseque estas municipa teritorio en la sudorienta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion sude de La Joyosa kaj de meandroj de la rivero Ebro, sur la suda (dekstra) bordo, kaj ankaŭ sur la maldekstra bordo de la rivero Jalón. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj.

La loĝloko Pinseque mem estas je 20 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 230 msm. La loĝloko estas iomete sude de la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68) kiuj konektas inter tute apuda Alagón oriente, Gallur nordokcidente kaj Utebo sudoriente. Trans la A-68 estas La Joyosa.

Historio redakti

 
Preĝejo de Sankta Petro de Verona.

La araboj lasis irigacian reton en la areo. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero la plej granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, pro kio oni devis fari novan reloĝadon.

Pinseque demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, fekundeco de la valo kaj instalo de industrio. Sed poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Pinseque oni plialtiĝis pro proksimeco de la grandurbo Zaragozo kaj de la ĉefaj komunikiloj de la akso de la valo de Ebro el 750 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj nur 4 278 loĝantoj (2022).

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Granda parto de la laboristaro laboras en industrio, ĉefe kiel salajruloj, kaj precipe en Opel España en proksima Figueruelas.

Inter vidindaĵoj menciindas la mudeĥarstila preĝejo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti