Campo de Borja [KAMpo deBORĥa], en Esperanto eble Kamparo de Borĥa, estas komarko de regiono Aragono, en Hispanio, en la okcidento de la Provinco Zaragozo. Ĝi lokiĝas en la Ebra baseno, sude de la fluejo sur la dekstra bordo, kaj ĝia ĉefurbo estas Borja.

Loko de la komarko Campo de Borja en la okcidento de la provinco Zaragozo en centro de Aragono.

Municipoj redakti

La komarko ampleksas jenajn 18 municipojn:

Geografio redakti

 
Municipoj en Campo de Borja.

Ĝi limas norde kun la provinco Navaro, okcidente kun la komarkoj Tarazona y el Moncayo, sude kun Aranda kaj Valdejalón kaj oriente kun Ribera Alta del Ebro kaj Cinco Villas. Ĝia teritorio estas nekruta sur la baseno de la rivero Huecha. Parto de ĝia teritorio estas okupita de la Natura Parko Moncayo.

La ĉefa natura kaj turisma heredaĵo estas Moncayo, montaro kies ĉefa montopinto estas 2316 m.s.m. alta, nome la plej alta de la Iberia Sistemo. Ties medio, deklarita natura parko en la aragona deklivaro, posedas grandan biodiversecon kun pli ol 1 500 plantospecioj, kelkaj el kiuj praktike endemiaj de tiu montaro.

El la kultura heredaĵo menciendas multaj monumentoj de mudeĥara stilo, ĉefe sonorilturoj. Vizitindas Borja, Fuendejalón kaj Ainzón. Gravas la zono de subteraj vinkeloj kaj festivaloj kiel Animainzón. Menciindas ankaŭ la reformita Palaco de la Grafoj de Bureta en la loĝloko Bureta, de la 18-a jarcento.

Ekonomie gravas vinproduktado kaj ankaŭ de olivoleo.

Demografie oni malpliiĝis el pli ol 21 800 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj iom pli ol 13 770. Ekde 2001, la komarko iom rekuperis loĝantaron, ĉefe pro almigrado, precipe ĉe Mallén kaj Fuendejalón, kun procento de eksterlandanoj super 32% kaj 28% respektive.​ La ĉefaj ŝtatanecoj estas el Rumanio, Bulgario, Alĝerio kaj Maroko.

Bibliografio redakti

  • Isidro Aguilera Aragón, Mª Fernanda Blasco Sancho (kunordigantoj), Comarca del Campo de Borja, [Zaragoza]: Departamento de Presidencia y Relaciones Institucionales, [2004]

Eksteraj ligiloj redakti