Agón [aGON] estas municipo de Hispanio, en la centra-nordorienta parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Agón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50560
Demografio
Loĝantaro 134  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 1° 27′ U (mapo)41.8564455-1.4533153Koordinatoj: 41° 51′ N, 1° 27′ U (mapo) [+]
Alto 312 m [+]
Areo 18,520183 km² ( 185 2.0 183 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Agón (Provinco Zaragozo)
Agón (Provinco Zaragozo)
DEC
Agón
Agón
Situo de Agón
Agón (Hispanio)
Agón (Hispanio)
DEC
Agón
Agón
Situo de Agón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Agón [+]
vdr

Geografio redakti

Agón estas municipa teritorio en la centra-nordorienta parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion inter tiuj de Bisimbre norde kaj de Magallón sude. Krom la rivero Huecha, estas irigaciaj kanaletoj.

La loĝloko Agón mem estas je 57 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 12 km de Borja, borde de la rivero Huecha, kiu fakte fluas laŭ la vojo inter Ainzón kaj Fréscano. Ĝi estas sur 312 msm, alirebla ĉefe el Fréscano norde kaj Magallón sude laŭ la provinca ŝoseo Z-324, kaj el tre apuda Bisimbre oriente laŭ loka vojo.

Nordokcidente: Borja kaj Fréscano Norde: Fréscano Nordoriente: Bisimbre
Okcidente: Borja   Oriente: Magallón
Sudokcidente: Magallón Sude: Magallón Sudoriente: Magallón

Historio redakti

 
Mudeĥara ermitejo de Gañarul.
 
Mudeĥara detalo de la ermitejo de Gañarul.

La araboj lasis irigacian reton. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Agón estus konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. La loĝantaro post la kristana konkero en la loko restis parte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo en 1610 rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo.

Agón demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Agón oni malaltiĝis el 500 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 139 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, restaĵoj de la kastelo, mudeĥara ermitejo de Gañarul, naturaj lokoj kaj pejzaĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti