Bisimbre [biSIMbre] estas municipo de Hispanio, en la nordorienta parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Bisimbre
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50561
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 84  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 1° 27′ U (mapo)41.8560133-1.4433266Koordinatoj: 41° 51′ N, 1° 27′ U (mapo) [+]
Alto 320 m [+]
Areo 11,221126 km² ( 112 2.1 126 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bisimbre (Provinco Zaragozo)
Bisimbre (Provinco Zaragozo)
DEC
Bisimbre
Bisimbre
Situo de Bisimbre
Bisimbre (Hispanio)
Bisimbre (Hispanio)
DEC
Bisimbre
Bisimbre
Situo de Bisimbre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bisimbre [+]
vdr

Geografio redakti

Bisimbre estas municipa teritorio en la nordorienta parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion inter tiuj de Fréscano norde kaj de Agón sude. Krom la rivero Huecha, estas irigaciaj kanaletoj.

La loĝloko Bisimbre mem estas je 56 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 13 km de Borja, iom oriente de la rivero Huecha, kiu fakte fluas laŭ la vojo inter Ainzón kaj Fréscano. Ĝi estas sur 320 msm, alirebla ĉefe el apuda Agón okcidente laŭ loka vojo je nur 1 km.

Nordokcidente: Agón kaj Fréscano Norde: Fréscano Nordoriente: Mallén
Okcidente: Agón   Oriente: Magallón
Sudokcidente: Agón Sude: Agón Sudoriente: Agón

Historio redakti

La araboj lasis irigacian reton. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Borja kaj Bisimbre estus konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. La loĝantaro post la kristana konkero en la loko restis parte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo en 1610 rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo.

Bisimbre demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Bisimbre oni malaltiĝis ĝis nunaj 80 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, restaĵoj de la kastelo, naturaj lokoj kaj pejzaĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti