Talamantes [talaMANtes] estas municipo de Hispanio, en la plej sudokcidenta parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Talamantes
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50546
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 84  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 44′ N, 1° 41′ U (mapo)41.7303047-1.6781616Koordinatoj: 41° 44′ N, 1° 41′ U (mapo) [+]
Alto 924 m [+]
Areo 46,941561 km² ( 469 4.1 561 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Talamantes (Provinco Zaragozo)
Talamantes (Provinco Zaragozo)
DEC
Talamantes
Talamantes
Situo de Talamantes
Talamantes (Hispanio)
Talamantes (Hispanio)
DEC
Talamantes
Talamantes
Situo de Talamantes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Talamantes [+]
vdr

Geografio redakti

Talamantes estas municipa teritorio en la plej sudokcidenta parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion sude de Ambel. Parto de ĝia teritorio estas en la Natura Parko Moncayo. Ĝenerale la municipa teritorio limas kun Ambel norde, Tabuenca oriente, sude kun Calcena kaj Trasobares en la komarko Aranda, kaj okcidente kun Añón de Moncayo en la komarko Tarazona y el Moncayo.

La loĝloko Talamantes mem estas je 83 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 24 km de Borja. Ĝi estas sur 924 msm ĉe la kunfluejo de la rojoj Valdeherrera kaj Valdetreviño, alirebla nur el Ambel norde.[1]

Historio redakti

 
La kastelo.

La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Talamantes estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro.

La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj.

Talamantes demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Talamantes oni malaltiĝis ĝis nunaj nur 64 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la restaĵoj de la kastelo, la preĝejo, ermitejo, mezepokaj pontoj de Valdetreviño; kaj naturaj lokoj kaj pejzaĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Guillermo Carranaz, Patrimonio Hidráulico en la Cuenca del río Huecha, tomo II, Talamantes, Ambel, Bulbuente, ISBN 978-84-9911-492-7, Publicación del Centro de Estudios Borjanos e Institución Fernando el Católico; 29/8/2018

Eksteraj ligiloj redakti