Natura Parko Moncayo

La Natura Parko Moncayo [monKAĝo] (antaŭe Natura Parko Dehesa del Moncayo) estas natura loko protektita en la provinco Zaragozo (Aragono, Hispanio), en ĝia limo kun la provinco Soria, okupante parton de la komarkoj Aranda, Campo de Borja kaj Tarazona y el Moncayo. Ĝi kuŝas sur la deklivaro de la monto Moncayo, la plej alta montopinto de la Iberia Sistemo, precize en sia norda deklivaro, plej malvarma kaj malseka. Ĝi etendiĝas inter la municipaj teritorioj de Añón, Calcena, Litago, Lituénigo, Purujosa, San Martín de la Virgen de Moncayo, Talamantes, Tarazona kaj Trasmoz.

Natura Parko Moncayo
natura parko [+]
Koordinatoj41° 43′ 45″ N, 1° 45′ 8″ U (mapo)41.72930483-1.75231883Koordinatoj: 41° 43′ 45″ N, 1° 45′ 8″ U (mapo)

Natura Parko Moncayo (Aragono)
Natura Parko Moncayo (Aragono)
DEC
Natura Parko Moncayo
Natura Parko Moncayo
Lokigo de Aragono en Hispanio
Map
Natura Parko Moncayo
Vikimedia Komunejo:  Moncayo [+]
vdr
Pinoj proksimaj al Moncayo.
Moncayo.

Ĝi havas etendon de 11 144 ha. La altitudo gamas inter 600 m super marnivelo ĉe la rivero Huecha kaj 2 315 m en la pinto de la monto San Miguel (Zaragoza).[1]

Gi estis kreita la 27an de Oktobro 1978 kiel Natura Parko Dehesa del Moncayo per la Leĝo 3060/1978 de la Hispana Registaro[2] kaj alinomiĝis la 31an de Marto 1998 pere de Dekreto 73/1998 de la regiona registaro de Aragono. Ĝi estas protektita ankaŭ kiel LKG kaj PBA.

De la deklivaroj de Moncayo elfluas la riveroj Huecha kaj Queiles, ambaŭ alfluantoj de Ebro, kiu irigacias la komarkojn Campo de Borja kaj Tarazona y el Moncayo.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti