Trasmoz estas municipo en Provinco Zaragozo, Aragono, Hispanio. Ĝi situas je 78 km nordokcidente de la provinca ĉefurbo, Zaragozo. Ĝi havas 96 loĝantojn (2016) kaj 18,23 km² da areo.[1] Ĝia urbestro estas Jesús Daniel Andía Berna de la Popola Partio.

Trasmoz
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50583
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 83  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 1° 43′ U (mapo)41.82636-1.723574Koordinatoj: 41° 50′ N, 1° 43′ U (mapo) [+]
Alto 765 m [+]
Areo 18,260291 km² ( 182 6.0 291 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Trasmoz (Provinco Zaragozo)
Trasmoz (Provinco Zaragozo)
DEC
Trasmoz
Trasmoz
Situo de Trasmoz
Trasmoz (Hispanio)
Trasmoz (Hispanio)
DEC
Trasmoz
Trasmoz
Situo de Trasmoz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trasmoz [+]
vdr

Ĉi tiu vilaĝo inspiris la aŭtoron Gustavon Adolfon Bécquer'n skribi siajn legendojn, ĉar la municipoj havas historion kaj legendojn pri sorĉistinoj.

Etimologio redakti

La nomo Trasmoz eliras el Trasmontes 'Post Montoj'. La postakcenta vokalo malaperis kaj la grupo "ts" iĝis "z", laŭ la reguloj de la aragona parolo.[2]

Historio redakti

La araboj okupis la lokon dum jarcentoj. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Trasmoz estis konkerita de kristanoj samjare. La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo.

 
Trasmoz kaj ĝia kastelo.

Trasmoz estas la ununura vilaĝo en la mondo kiu estas ekskomunikita de la Katolika Eklezio en la 13-a jarcento.[3] Dum la 13-a jarcento okazis konfliktoj kontraŭ la Monaĥejo de Veruela. En la 14-a jarcento ĝi apartenis al la familio Luna kaj poste al la familio Urrea.

Trasmoz demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Trasmoz oni malaltiĝis ĝis nunaj 89 loĝantoj.

Vidindaĵoj redakti

Ferioj redakti

  • Februare: la Eliro de la Sankta Roĥo de vintro; la Fajroj de la Sankta Roĥo
  • Marte: la Tago de la Arbo
  • Aprile: la Ruliĝado de la Ovo
  • Julie: Tago de la Sorĉarto kaj la Kuracherboj
  • la 16-an de aŭgusto: la Tago de la Sankta Roĥo
  • Oktobre: la Lumo de la Animoj

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti