Tarazona y el Moncayo

Tarazona y el Moncayo [taraZOna jelmonKAĝo], en Esperanto eble Tarazono kaj Monkaĝo, estas komarko de komunumo Aragono, en Hispanio, en la okcidento de la Provinco Zaragozo. Ĝi lokiĝas en la Ebra baseno, sude de la fluejo, kaj ĝia ĉefurbo estas Tarazona.

Loko de la komarko Tarazona y el Moncayo en la okcidento de la provinco Zaragozo en centro de Aragono.

Municipoj redakti

 
Municipoj en Tarazona y el Moncayo.

La komarko ampleksas jenajn 16 municipojn:

Geografio redakti

Ĝi limas norde kun la provincoj Navaro, Sorio kaj Rioĥo, kaj sude kaj oriente respektive kun la aragonaj komarkoj Aranda kaj Campo de Borja. Ĝia teritorio kuŝas sur la norda deklivaro de la Iberia Sistemo en la baseno de la rivero Queiles. Parto de ĝia teritorio estas okupita de la Natura Parko Moncayo.

La ĉefa natura kaj turisma heredaĵo estas Moncayo, montaro kies ĉefa montopinto estas 2316 m.s.m. alta, nome la plej alta de la Iberia Sistemo. Ties medio, deklarita natura parko en la aragona deklivaro, posedas grandan biodiversecon kun pli ol 1 500 plantospecioj, kelkaj el kiuj praktike endemiaj de tiu montaro.

El la kultura heredaĵo menciendas multaj monumentoj de mudeĥara stilo, ĉefe sonorilturoj. Elstaras la mezepoka historia kerno de Tarazona, kaj speciale la mudeĥara katedralo de Santa María de la Huerta, la episkopa palaco, kaj la fasado de la urbodomo. Menciendas ankaŭ la kastelo de Trasmoz, el la 12-a jarcento, kaj la Monaĥejo de Veruela, nome unu de la tri grandaj cisteraj monaĥejoj aragonaj kiu estas ene de la municipa teritorio de Vera de Moncayo.

Gustavo Adolfo Bécquer kaj lia frato Valeriano Bécquer uzis Veruela kaj Moncayo ofte kiel inspiro kaj kunteksto por siaj verkoj. Inter famuloj naskiĝintaj en la komarko, menciindas aktoroj de la 20-a jarcento Paco Martínez Soria kaj Raquel Meller.

Eksteraj ligiloj redakti