Vierlas [BJERlas] estas municipo de Hispanio, en la plej norda parto de la komarko Tarazona y el Moncayo kies ĉefurbo estas Tarazona, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Vierlas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50513
Demografio
Loĝantaro 85  (2023) [+]
Loĝdenso 32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 1° 41′ U (mapo)41.9267097-1.680227Koordinatoj: 41° 56′ N, 1° 41′ U (mapo) [+]
Alto 456 m [+]
Areo 2,673223 km² (26 7.3 223 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vierlas (Provinco Zaragozo)
Vierlas (Provinco Zaragozo)
DEC
Vierlas
Vierlas
Situo de Vierlas
Vierlas (Hispanio)
Vierlas (Hispanio)
DEC
Vierlas
Vierlas
Situo de Vierlas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vierlas [+]
vdr

Geografio redakti

Vierlas estas municipa teritorio en la plej norda parto de la komarko Tarazona y el Moncayo, kie ĝi okupas malgrandan teritorion. Ĝi estas sur la valo de la rivero Queiles. Fakte ĝi formas parton de aro de tri malgrandaj municipaj teritorioj norde de tiu de Tarazona, nome Novallas, Malón kaj Vierlas, kiuj estas tre proksimaj, ĉefe la du unuaj, al la limo kun Navaro kaj ties loĝlokoj Ablitas kaj Cascante.

La loĝloko Vierlas mem estas je 91 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 5 km de Tarazona, komarka ĉefurbo norde, je 20 km de Tudela, 73 km de Soria kaj 293 km de Madrido. Ĝi estas sur 456 msm. Ĝi estas ĉe la rivero Queiles, kaj pli kruta zono okcidente.

Historio redakti

Estis loĝado jam en epoko antaŭ la Romia Imperio, certe de keltiberoj.

La araboj, certe la kreintoj de la nuna urba kerno, restis tie ĝis 1610 (dato de la forpelo de la moriskoj el Aragono). De la islama epoko devenas granda parto de la reto de irigaciaj kanaletoj kiuj nutras la fruktoĝardenojn kaj ankaŭ la urba strukturo en sia plej antikva parto. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Vierlas estis konkerita de kristanoj samjare. La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Ili estis majoritato kaj havis juran entecon propre, kun decidoj fare de la "aljama", islama komunumo, kaj ili rajtis partopreni en la kunsidoj de la konsilantaro.

Kiel teritorio lima inter Navaro kaj Aragono, eble por ioma periodo ĝi apartenis al Navaro post la morto de Alfonso la 1-a kaj la separo de ambaŭ regnoj. Fakte estas certa, ke kaj Malón kaj Vierlas ja apartenis al Navaro. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj. Vierlas demografie kreskiĝis ekde la dua duono de la 19-a jarcento, sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Vierlas oni malaltiĝis el 254 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj 80 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktoĝardenoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo, asparagoj), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas tre diversaj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti