Tabuenca [taBŬENka] estas municipo de Hispanio, en la plej sudorienta parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Tabuenca
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50547
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 315  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 42′ N, 1° 33′ U (mapo)41.6953337-1.5435399Koordinatoj: 41° 42′ N, 1° 33′ U (mapo) [+]
Alto 779 m [+]
Areo 85,723098 km² ( 857 2.3 098 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tabuenca (Provinco Zaragozo)
Tabuenca (Provinco Zaragozo)
DEC
Tabuenca
Tabuenca
Situo de Tabuenca
Tabuenca (Hispanio)
Tabuenca (Hispanio)
DEC
Tabuenca
Tabuenca
Situo de Tabuenca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tabuenca [+]
vdr

Geografio redakti

Tabuenca estas municipa teritorio en la plej sudorienta parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion sude de Fuendejalón kaj de Ainzón kaj sudoriente de Ambel. Ĝia teritorio estas proksime de la Natura Parko Moncayo.

La loĝloko Tabuenca mem estas je 63 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 778 msm, alirebla laŭ la ŝoseo A-1301 el Ainzón kaj Borja norde kaj el Tierga sude.

Historio redakti

Estis setlejo de keltiberoj kaj poste de romianoj rilate al komerco kaj minado de fero.

La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Tabuenca estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. La loĝantaro post la kristana konkero en la tuta areo restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo, sed male en Tabuenca, kiu estis reloĝata tute de kristanoj. El la 12-a ĝis la 19-a jarcento la loko dependis de la abatinoj de Trasobares.

Dum la Milito de Hispana Sendependigo, la 13a de decembro 1808 francaj trupoj rabadis en Tabuenca, pro kio la popolo ribeliĝis kaj okazigis la morton de kelkaj francoj. Reprezalie, tri tagojn poste napoleonaj trupoj mortigis 39 lokanojn, kaj bruligis la preĝejon, pro kio perdiĝis granda parto de la artaĵoj kaj dokumentoj.[1]

Tabuenca demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Tabuenca oni malaltiĝis el 1 321 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj nur 310 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo, kvar ermitejoj, restaĵoj de keltibera setlejo, urbodomo de la 16-a jarcento, arko de murego, ventomuelejo, hospitalo de la 16-a jarcento nune muzeo, kaj vinkeloj; kaj naturaj lokoj kaj pejzaĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. «Historia de Tabuenca». Asociación cultural Villardajos de Tabuenca.

Eksteraj ligiloj redakti