Komarko Zaragozo

(Alidirektita el Centra Komarko (Aragono))

La Komarko Zaragozo (en hispana Comarca de Zaragoza) aŭ Centra Komarko (en hispana Comarca Central de Aragónde Zaragoza) estas komarko de regiono Aragono, en Hispanio, en la centroriento de la Provinco Zaragozo. Ĝi lokiĝas ene de la Ebra baseno.

Loko de la Komarko Zaragozo en la centroriento de la provinco Zaragozo en centro de Aragono.

Ĝia ĉefurbo estas Zaragozo, aŭ Utebo, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo.

Municipoj redakti

La komarko ampleksas jenajn 21 municipojn:

Geografio redakti

 
Municipoj en Komarko Zaragozo.

Ĝi limas norde kun la komarkoj Hoya de Huesca (de la provinco Huesca) kaj Cinco Villas, okcidente kun la komarkoj Ribera Alta del Ebro kaj Valdejalón, oriente kun la Ribera Baja del Ebro kaj Los Monegros (de la provinco Huesca) kaj sude kun la komarkoj Campo de Cariñena kaj Campo de Belchite.

Ĝia teritorio estas ĝenerale ebena sur la baseno de la grandrivero Ebro.

El la kultura heredaĵo menciendas kelkaj monumentoj de mudeĥara stilo, ĉefe sonorilturoj kaj kiel natura loko elstaras la Naturrezervejo Sotoj kaj Galaĉoj de Ebro, kiu okupas grandan parton de la teritorio.

Ekonomie delonge gravis agrikulturo sur fekunda valo de la rivero, kaj sekva nutrindustrio, nome vinproduktado kaj ankaŭ de olivoleo. Grava rimedo nuna estas industrio, ekzemple la fabriko de aŭtomobiloj de Figueruelas. Ĝenerale la komarko estas formata ĉefe per la grandurbo Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj la municipoj de ĝia metropola areo. En la komarko loĝas pli ol 57 % de la regiona loĝantaro. Preskaŭ la duono de ĝia areo estas okupata de la municipa teritorio de la ĉefurbo kaj ĝia ekonomio estas bazata sur industrio kaj servoj.

Loĝantara evoluo
(Fonto : INE-es)
199619981999200020012002200320042005200620072008200920102020
636.833639.411640.346643.602651.622662.941670.239685.873697.532702.662711.755728.437743.280746.719768.141

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti