Mediana de Aragón

Mediana de Aragón [meDJAna dearaGON] estas municipo de Hispanio, en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Mediana de Aragón
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50135
Demografio
Loĝantaro 441  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 0° 42′ U (mapo)41.4666749-0.7074317Koordinatoj: 41° 28′ N, 0° 42′ U (mapo) [+]
Alto 289 m [+]
Areo 90,573702 km² ( 905 7.3 702 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mediana de Aragón (Provinco Zaragozo)
Mediana de Aragón (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Mediana de Aragón
Mediana de Aragón (Hispanio)
Mediana de Aragón (Hispanio)
DEC
Situo de Mediana de Aragón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mediana de Aragón [+]
vdr

Geografio

redakti

Mediana de Aragón estas municipa teritorio en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion inter Zaragozo nordokcidente kaj Fuentes de Ebro oriente. Norde la nacia ŝoseo N-232 (atingebla laŭ la ŝoseo A-222) komunikas inter Zaragozo nordokcidente kaj Fuentes de Ebro sudoriente, atingebla per la loka ŝoseo CV-209. La rivero Ginel ekfluas el Mediana de Aragón, trafluas ĉe Fuentes de Ebro kaj alfluas al Ebro.

La loĝloko Mediana de Aragón mem estas je 30 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la dekstra bordo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 289 msm. La loĝloko mem estas inter Fuentes de Ebro kaj Belchite (atingebla laŭ la ŝoseo A-222).

Historio

redakti

Estis prahistoria loĝado atestita de arkeologiaj kuŝejoj "Los Castellazos" (Ferepoko kaj iberoj) kaj "Los Graneretes" (posta setlejo).

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton. De tiu epoko estis kastelo. Post la konkero de Zaragozo fare de kristanoj granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo. Fine de la 12-a jarcento, Mediana estis reĝa posedo, Alfonso la 2-a heredigis ĝin al sia filo kaj sukcedanto Petro la 2-a (1196-1213), kiu vendis ĝin al Pedro Sesé komence de la 13-a jarcento. En 1331 ĝi ekapartenis al Juan Martínez de Luna kaj lia edzino, Contesina de Calamandrana. En la 17a de junio 1368, Juan Martínez de Luna la 3-a, senjoro de Illueca kaj Gotor, vendis la kastelon kaj loĝlokon de Mediana al Blasco la 2-a Fernández de Heredia, senjoro de Hoyos. En 1388 apartenis al pastro Blasco Fernández de Heredia y Boil, kaj al Juan Gil Fernández de Heredia y Bardají en 1393. En 1454 la mudeĥaroj agnoskis kiel senjoro na López de Biniés. Dum jarcentoj ĝi apartenis al la grafa familio de Fuentes, donita de Fernando la Katolika al Juan de Heredia en 1508, Barono de Mora kaj Senjoro de Fuentes.

Mediana akiris municipan sendependigon kaj formis propran municipon en 1834. Unu jarcenton poste dum la Hispana Enlanda Milito, Mediana de Aragón estis defendejo de la ĉefurbo Zaragozo fare de la insurekcia armeo. Atakoj de la respublika armeo malsukcesis, kaj anarkiista armeo estis haltigita inter Quinto kaj Balchite ĝis 1937.

Mediana de Aragón demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Estis 1 313 loĝantoj en 1848 (laŭ Madoz), 844 en 1950, ĝis 549 de 1991. En la popolnombrado de INE de 2009 aperis registritaj 492 loĝantoj. Estas ĉirkaŭ 300 loĝejoj, 10 stratoj kaj 15 lokaloj. Kelkaj loĝlokoj de la provinco perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Mediana de Aragón oni malaltiĝis ĝis nunaj 457 (2022) pro almigrado al lokoj pli proksimaj al la ĉefurboj kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.

Ekonomio

redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (precipe de luzerno), brutobredado (precipe de ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Ĉirkaŭe estas bonkvalita alabastro kaj argilo.

El vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la ermitejo de Santa María Magdalena je ĉirkaŭ 3 km de la urba kerno, la arkeologiaj kuŝejoj, neĝujo, sanktulmonumentoj, proksimaj ruinoj kaj kastelo de Rodén, sallageto je 5 km La Salada kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti