Fuentes de Ebro [FŬENtes DEbro] estas municipo de Hispanio, en la plej sudorienta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Fuentes de Ebro estas komprenebla kiel Fontoj de Ebro, alude al la apuda grandrivero.

Fuentes de Ebro
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50740
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 626  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 31′ N, 0° 38′ U (mapo)41.5113792-0.6286648Koordinatoj: 41° 31′ N, 0° 38′ U (mapo) [+]
Alto 159 m [+]
Areo 141,73344 km² ( 141 73. 344 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentes de Ebro (Provinco Zaragozo)
Fuentes de Ebro (Provinco Zaragozo)
DEC
Fuentes de Ebro
Fuentes de Ebro
Situo de Fuentes de Ebro
Fuentes de Ebro (Hispanio)
Fuentes de Ebro (Hispanio)
DEC
Fuentes de Ebro
Fuentes de Ebro
Situo de Fuentes de Ebro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentes de Ebro [+]
vdr

Geografio redakti

Fuentes de Ebro estas municipa teritorio en la plej sudorienta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion inter la rivero Ebro kaj Osera de Ebro norde kaj la teritorioj de Zaragozo kaj Mediana de Aragón okcidente. Norde la aŭtovojo paga AP-2 kaj N-2 komunikas inter Zaragozo nordokcidente kaj Bujaraloz sudoriente. La altitudo gamas inter 408 msm sude ĝis 170 msm borde de la grandrivero; krome la rivero Ginel venas el Mediana de Aragón kaj alfluas al Ebro.

La Naturrezervejo Sotoj kaj Galaĉoj de Ebro okupas parton de la teritorio. La termino "galaĉo" referencas al abandonitaj sekiĝintaj meandroj de la grandrivero, kiuj nun estas malsekejoj kaj eĉ lagetoj depende de la inundoj ege taŭgaj por faŭno kaj flaŭro.

La loĝloko Fuentes de Ebro mem estas je 27 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la dekstra bordo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 196 msm. La loĝloko mem estas tute inter la meandroj de la rivero Ebro kaj la nacia ŝoseo N-232 (kiu ĉirkaŭas sude) inter Zaragozo kaj El Burgo de Ebro okcidente kaj Pina de Ebro kaj Quinto sudoriente. Regiona ŝoseo CV-209 ligas kun Mediana de Aragón kaj kun submunicipo Rodén je 3 km de la urba kerno.

Nordokcidente: Villafranca de Ebro Norde: Osera de Ebro Nordoriente: Osera de Ebro
Okcidente: El Burgo de Ebro kaj Mediana de Aragón   Oriente: Pina de Ebro
Sudokcidente: Mediana de Aragón Sude: Belchite Sudoriente: Quinto

Historio redakti

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton. Post la konkero de Zaragozo fare de kristanoj granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo. Gravulo estis Juan Fernández de Heredia (Munébrega 1310 - Avignon 1396) Granda Superulo de la Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo. La grafoj de Fuentes konstruigis palacon, kiu estis ege damaĝita pro franca okupado dum la Milito de Hispana Sendependiĝo.

 
Ruinoj de Rodén.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Fuentes estis la lasta defendejo de la ĉefurbo Zaragozo fare de la insurekcia armeo. Atakoj de la respublika armeo malsukcesis. Tiukadre estis detruitaj la sonorilturo (poste rekonstruita) kaj la apuda loĝloko Rodén kun defendokastelo; poste oni konstruis novan domaron en Rodén pli malsupre. Ekde 1976, Rodén dependas administracie de la municipo Fuentes de Ebro.

Fuentes de Ebro demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Kelkaj loĝlokoj de la provinco perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Fuentes de Ebro tute male, oni plialtiĝis el 2 203 en 1900 ĝis nunaj 4 613 (2022) pro proksimeco al la ĉefurbo (dormurbo) kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.

Ekonomio redakti

 
Kristaloj el gipso en roko el alabastro. Fuentes de Ebro, Zaragozo (Hispanio). Foto J. Callén. Col. M. Calvo.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (precipe de cepoj), brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Sed ĉefa rimedo nune estas industrio. Menciendas la funkciado de ŝtonminado de alabastro, kion oni eksportas; foje troveblas belaj kristaloj el gipso.[1][2]

El vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo, la arkeologia kuŝejo La Corona, ruinoj kaj kastelo de Rodén kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ redakti

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Calvo Rebollar, M. kaj Calvo Sevillano, G. (2003). «Fuentes de Ebro». Bocamina (11) 4-22.
  2. P. Zapater (17a de junio 2018). «No hay museo en el mundo que no tenga un ejemplar de yeso de Fuentes de Ebro». Heraldo de Aragón.

Eksteraj ligiloj redakti