Villafranca de Ebro
Villafranca de Ebro [biljaFRANka DEbro] estas municipo de Hispanio, en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Villafranca de Ebro | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50174 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 840 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 34′ N, 0° 39′ U (mapo)41.5744538-0.65030870000001Koordinatoj: 41° 34′ N, 0° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 176 m [+] | ||
Areo | 63,635269 km² ( 636 3.5 269 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villafranca de Ebro [+] | |||
Geografio
redaktiVillafranca de Ebro estas municipa teritorio en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion sudoriente de Alfajarín kaj norde de Osera de Ebro. La aŭtovojo Autovía del Nordeste (kaj poste paga AP-2) kaj N-2 komunikas kun Zaragozo nordokcidente, kaj kun Osera de Ebro sudoriente.
La loĝloko Villafranca de Ebro mem estas je nur 27 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la maldekstra bordo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 176 msm. La loĝloko mem estas tute inter Nuez de Ebro kaj Osera de Ebro rande de tri meandroj de la rivero Ebro laŭ la ŝoseoj.
Nordokcidente: Alfajarín | Norde: Alfajarín kaj Farlete | Nordoriente: Monegrillo |
Okcidente: Nuez de Ebro | Oriente: Pina de Ebro kaj Osera de Ebro | |
Sudokcidente: El Burgo de Ebro | Sude: Fuentes de Ebro | Sudoriente: Osera de Ebro |
Historio
redaktiEstis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton. Post la konkero fare de kristanoj, granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo.
Villafranca, kun Osera de Ebro kaj Nuez de Ebro inter aliaj lokoj, apartenis al la baroneco de Alfajarín, kiu dum la 14-a jarcento apartenis al la familio Cornel. En 1468 la baroneco ekapartenis al Gaspar de Ariño, fondinto de sendependa baroneco de Osera, en 1491. Baldaŭ Villafranca ekapartenis al Villalpando-Funes, senjoroj de la baroneco de Quinto. Sukcedantoj estis ekde 1626 Markizoj de Osera.
La dekreto de forpelo de moriskoj de 1610 forigis multajn familiojn el la loko. Juan Miguel Iñíguez y Eraso estis nomumita unua Markizo de Villafranca de Ebro pro decido de Filipo la 5-a en 1703. La markizo konstruigis palacon.
Villafranca de Ebro demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Kelkaj loĝlokoj de la provinco perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Villafranca de Ebro tute male, oni plialtiĝis ĝis nunaj 848 (2022) ĉefe jam en la 21-a jarcento pro proksimeco al la ĉefurbo (dormurbo) kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.
Ekonomio
redaktiTradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Sed ĉefa rimedo nune estas industrio.
El vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la palaco de la markizo, kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.