Alfajarín [alfaĥaRIN] estas municipo de Hispanio, en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Alfajarín
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50172
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 439  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 37′ N, 0° 42′ U (mapo)41.6137838-0.70369020000001Koordinatoj: 41° 37′ N, 0° 42′ U (mapo) [+]
Alto 199 m [+]
Areo 137,567041 km² (1 375 6.7 041 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alfajarín (Provinco Zaragozo)
Alfajarín (Provinco Zaragozo)
DEC
Alfajarín
Alfajarín
Situo de Alfajarín
Alfajarín (Hispanio)
Alfajarín (Hispanio)
DEC
Alfajarín
Alfajarín
Situo de Alfajarín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alfajarín [+]
vdr

Geografio redakti

Alfajarín estas municipa teritorio en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion sudoriente de tiu de Zaragozo. La aŭtovojo Autovía del Nordeste (kaj poste paga AP-2) kaj N-2 komunikas kun La Puebla de Alfindén kaj Zaragozo nordokcidente, kaj kun Nuez de Ebro kaj Villafranca de Ebro sudoriente. La municipo enhavas la submunicipojn El Condado kaj Los Huertos. La Naturrezervejo Sotoj kaj Galaĉoj de Ebro okupas grandan parton de la teritorio. Norde estas pli neregula kaj montara zono konata kiel Montoj de Alfajarín, kies plej alta punkto estas la monto Suelta Alta (478 m). Sude estas la agrikultura zono de la riverbordo de Ebro, kun alteco malsupre de 200 m.

La loĝloko Alfajarín mem estas je nur 20 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la maldekstra bordo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 195 msm. La loĝloko mem estas tute inter La Puebla de Alfindén kaj Nuez de Ebro laŭ la ŝoseoj.

Nordokcidente: Villamayor de Gállego Norde: Perdiguera Nordoriente: Farlete
Okcidente: La Puebla de Alfindén   Oriente: Farlete kaj Villafranca de Ebro
Sudokcidente: Pastriz Sude: El Burgo de Ebro, Nuez de Ebro kaj Villafranca de Ebro Sudoriente: Villafranca de Ebro

Historio redakti

 
Restaĵoj de la kastelo.
 
Nura restaĵo de la murego.

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton kaj la loknomon. La termino Alfajarín devenas de la araba kun la signifo «ceramikistoj», simile al Alfafar kaj Alfahar de aliaj loĝlokoj de tradicio de moriskoj de la iama regno Aragono. Ĝi povus esti tradukita kiel «la ŝtonĉizistoj» laŭ M. J. Viguera.[1] Kun la sama radiko kiel «ŝtonĉizistoj», oni povus kompreni Al-Ḥajarayn الحيرين, «la du rokoj», ĉar la loĝloko kuŝas inter du rokoj. Sur unu estas la kastelo kaj sur la alia estas la sanktejo de la Virgen de la Peña, ambaŭ konstruaĵoj de la 16-a jarcento kun arabaj restaĵoj, kaj la nomo de la Virgulino de la Roko ŝajnas devena de la laŭvorta traduko de la iama araba nomo.[2]

La kastelo de Alfajarín estis konstruita en la 10-a jarcento kiel defendejo kaj gvatejo de la riverbordo de Ebro. La disvolvigo de la urba kerno de Alfajarín fariĝis ĉe la kastelo.

Post la konkero fare de kristanoj granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo. Alfajarín kaj ĝia kastelo estis konkeritaj de Alfonso la 1-a en 1119 sed poste la almoravidoj rekonkeris ĝin, kaj definitiva rekonkero fare de kristanoj okazis en 1141. La unua senjoro de Alfajarín estis Fortún Galindez kaj la unua abato Sanĉo. En 1293 Jakobo la 2-a donis la senjorecon de Alfajarín al Pedro Cornel kaj ekde tiam Alfajarín estis senjorlando dependa de la familio Cornel, en 1334 de Jimeno Cornel, en 1348 de Tomás Cornel, en 1352 de Luis Cornel kaj poste de lia filo. Tiua familio fortikigis la urbeton kaj reformis la kastelon.[3]

En 1437 la Baroneco ne plu estis de familio Cornel kaj estis de Juan de Mur. La Baroneco enhavis Alfajarín, Candasniellos, Farlete, Nuez, Osera kaj Villafranca. Poste la baronecon aĉetis Miguel Gilbert kaj poste Juan de Coloma fine de la 15-a jarcento; tiu estis la sekretario de Fernando la Katolika kiu subskribis la interkonsenton Capitulaciones de Santa Fe, nome la interkonsento inter Kristoforo Kolumbo kaj la krono por lia veturo al malkovrota Ameriko.[3]​ En 1496, la Baroneco estis de Ramón de Espés, kaj de lia familio ĝis ĝia malapero en la 19-a jarcento. La Baroneco de Alfajarín estas ekzemplo de la feŭdismo dum la Moderna kaj parto de la Nuntempa epokoj, ĉar ĉio en Alfajarín apartenis al la Senjoro. En tiu epoko la konsilantaro de Alfajarín konfliktis kun la Baroneco, pro la terposedo aŭ la pagoj. Defendanto de la lokanoj estis Rafael José de Crespo, advokato. Ekde la 1830-aj jaroj Alfajarín ekestis sendependa municipo ene de la jurisdikcio de Zaragozo.[3]

Alfajarín demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Poste kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Alfajarín tute male, oni plialtiĝis el malpli ol milo da loĝantoj ĝis nunaj 2 434 (2022) pro proksimeco al la ĉefurbo (dormurbo) kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. El vidindaĵoj menciindas la mudeĥara preĝejo de la 18-a jarĉento konstruita sur mudeĥara iama preĝejo siavice konstruita sur moskeo, la malfrugotika ermitejo de la Virgulino de la Roko, la kastelo, arkopordego de iama murego kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Viguera, María Jesús (1995). El Islam en Aragón. Caja de Ahorros de la Inmaculada de Aragón. p. 38. ISBN 978-84-88305-27-5.
  2. Diputación Provincial de Zaragoza (septembro 2014). «Estudios Previos». Plan Director del castillo de Alfajarín: 23.
  3. 3,0 3,1 3,2 «Historia de Alfajarín». Ayuntamiento de Alfajarín. Konsultita la 2an de decembro 2021.

Eksteraj ligiloj redakti