Nuez de Ebro [NŬEZ DEbro] estas municipo de Hispanio, en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Nuez de Ebro
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50173
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 912  (2023) [+]
Loĝdenso 111 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 36′ N, 0° 41′ U (mapo)41.5953014-0.68255790000001Koordinatoj: 41° 36′ N, 0° 41′ U (mapo) [+]
Alto 181 m [+]
Areo 8,212612 km² (82 1.2 612 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nuez de Ebro (Provinco Zaragozo)
Nuez de Ebro (Provinco Zaragozo)
DEC
Nuez de Ebro
Nuez de Ebro
Situo de Nuez de Ebro
Nuez de Ebro (Hispanio)
Nuez de Ebro (Hispanio)
DEC
Nuez de Ebro
Nuez de Ebro
Situo de Nuez de Ebro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nuez de Ebro [+]
vdr

Geografio redakti

Nuez de Ebro estas municipa teritorio en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion sude de Alfajarín. La aŭtovojo Autovía del Nordeste (kaj poste paga AP-2) kaj N-2 komunikas kun Zaragozo nordokcidente, kaj kun Villafranca de Ebro sudoriente. La Naturrezervejo Sotoj kaj Galaĉoj de Ebro okupas parton de la teritorio.

La loĝloko Nuez de Ebro mem estas je nur 20 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la maldekstra bordo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 181 msm. La loĝloko mem estas tute inter Villafranca de Ebro kaj Alfajarín laŭ la ŝoseoj.

Historio redakti

 
La preĝejo de Sankta Marteno kaj la urbodomo formas unikan arkitekturan komplekson.

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton. Post la konkero fare de kristanoj, granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo. Fine de la 15-a jarcento Nuez havis 54 «fuegos» (familiojn),[1] ĉiuj el ili de moriskoj.[2]

La plej frua mencio de Nuez estas de 1205, en kiu oni citas «Gassion de NoÇ». Laŭlonge de la historio, la loko estis senjorlando de diversaj nobeloj: en 1383 Pedro Garcés de Nuez kaj Roger de Nuez; kaj poste ĝi pasis al la baroneco de Alfajarín, de Juan de Mur.

La dekreto de forpelo de moriskoj de 1610 forigis 70 familiojn kaj 350 homojn en Nuez. La reloĝadon zorgis la barono de La Laguna, tiama senjoro de Nuez. Nur el 1873 la loko nomiĝis oficiale Nuez de Ebro.[3] Meze de la 17-a jarcento ĝis apartenis al Markizo de Aytona kaj poste al Barono de Espés.[4]

Nuez de Ebro demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento kaj ekde tiam ĝi ĉirkaŭis 500 loĝantojn. Kelkaj loĝlokoj de la provinco perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Nuez de Ebro tute male, oni plialtiĝis ĝis nunaj 889 (2022) ĉefe jam en la 21-a jarcento pro proksimeco al la ĉefurbo (dormurbo) kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Sed ĉefa rimedo nune estas industrio.

El vidindaĵoj menciindas la komplekso formita per la preĝejo kun la dompalaca urbodomo, kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Falcón Pérez, Isabel (1983). «Aportación al estudio de la población aragonesa a fines del siglo XV». Aragón en la Edad Media V. pp. 255-302.
  2. «Historia de Nuez». Ayuntamiento de Nuez de Ebro. Konsultita la 1an de decembro 2021.
  3. «Historia de Nuez»​
  4. «Nuez de Ebro». Gran Enciclopedia Aragonesa (GEA).

Eksteraj ligiloj redakti