El Burgo de Ebro [elBURgo DEbro] estas municipo de Hispanio, en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

El Burgo de Ebro
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50730
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 660  (2023) [+]
Loĝdenso 107 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 34′ N, 0° 45′ U (mapo)41.5722233-0.74243999999999Koordinatoj: 41° 34′ N, 0° 45′ U (mapo) [+]
Alto 183 m [+]
Areo 24,863717 km² ( 248 6.3 717 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Burgo de Ebro (Provinco Zaragozo)
El Burgo de Ebro (Provinco Zaragozo)
DEC
El Burgo de Ebro
El Burgo de Ebro
Situo de El Burgo de Ebro
El Burgo de Ebro (Hispanio)
El Burgo de Ebro (Hispanio)
DEC
El Burgo de Ebro
El Burgo de Ebro
Situo de El Burgo de Ebro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Burgo de Ebro [+]
vdr

Geografio redakti

El Burgo de Ebro estas municipa teritorio en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion inter la rivero Ebro norde kaj la teritorio de Zaragozo sude. Norde la aŭtovojo Autovía del Nordeste (kaj poste paga AP-2) kaj N-2 komunikas inter Zaragozo nordokcidente kaj Alfajarín, Nuez de Ebro kaj Villafranca de Ebro sudoriente. Ĝi limas kun la jenaj municipoj: Pastriz, Alfajarín, Nuez de Ebro, Villafranca de Ebro, Zaragoza kaj Fuentes de Ebro. La altitudo gamas inter 215 msm sudokcidente ĝis 180 msm borde de la grandrivero.

La Naturrezervejo Sotoj kaj Galaĉoj de Ebro okupas parton de la teritorio. La termino "galaĉo" referencas al abandonitaj sekiĝintaj meandroj de la grandrivero, kiuj nun estas malsekejoj kaj eĉ lagetoj depende de la inundoj ege taŭgaj por faŭno (precipe akvobirdoj) kaj flaŭro.

La loĝloko El Burgo de Ebro mem estas je nur 15 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la dekstra bordo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 183 msm. La loĝloko mem estas tute inter la meandroj de la rivero Ebro kaj la nacia ŝoseo N-232 inter Zaragozo kaj Fuentes de Ebro. Regiona ŝoseo A-222 ligas kun Mediana de Aragón kaj transrivere la ARA-A1 kun Villafranca de Ebro.

Historio redakti

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton. Post la konkero de Zaragozo fare de kristanoj granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo. Ĝi nomiĝis El Burgo ĝis 1834 kaj El Burgo de Ebro ekde 1857.

El Burgo de Ebro demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Meze de la 19-a jarcento estis en El Burgo iom pli ol 750 loĝantoj, laŭ popolnombrado de 1857, kio plialtiĝis ĝis 1 367 en 1970. Kelkaj loĝlokoj de la provinco perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en El Burgo de Ebro tute male, oni plialtiĝis ĝis nunaj 2 591 (2022) pro proksimeco al la ĉefurbo (dormurbo) kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Sed ĉefa rimedo nune estas industrio.

El vidindaĵoj menciindas la arkeologia kuŝejo La Cabañeta de romianoj kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti