Botorrita [botoRIta] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Botorrita
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50441
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 574  (2023) [+]
Loĝdenso 29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 30′ N, 1° 2′ U (mapo)41.5067282-1.0301073Koordinatoj: 41° 30′ N, 1° 2′ U (mapo) [+]
Alto 394 m [+]
Areo 19,810741 km² ( 198 1.0 741 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Botorrita (Provinco Zaragozo)
Botorrita (Provinco Zaragozo)
DEC
Botorrita
Botorrita
Situo de Botorrita
Botorrita (Hispanio)
Botorrita (Hispanio)
DEC
Botorrita
Botorrita
Situo de Botorrita

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Botorrita [+]
vdr

Geografio redakti

Botorrita estas municipa teritorio en la sudokcidenta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion inter Mozota okcidente kaj María de Huerva kaj Jaulín oriente, kaj borde de la rivero Huerva. La altitudo gamas inter 658 msm sude (monteto Ataque), ĉe la limo kun Jaulín, kaj 350 msm borde de la rivero Huerva.

La loĝloko Botorrita mem estas je 22 km sude de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 394 msm. La loĝloko estas tute inter María de Huerva nordoriente kaj Mozota sudokcidente laŭ la fluejo de la rivero Huerva.

Nordokcidente: La Muela Norde: María de Huerva Nordoriente: María de Huerva
Okcidente: Mozota   Oriente: María de Huerva
Sudokcidente: Muel Sude: Muel kaj Jaulín Sudoriente: Jaulín

Historio redakti

 
Bronzaĵo de Botorrita I.

Botorrita estas famkonata pro la arkeologiaj restaĵoj. En tiu municipa teritorio estis setlejo de keltiberoj nome Kontrebia Belaiska de la 5-a kaj 4-a jarcentoj a.n.e., en kiu oni trovis la famajn Bronzaĵojn de Botorrita datitaj de la 1-a jarcento a.n.e. kiuj nuntempe estas ankoraŭ ekspoziciitaj en la Muzeo de Zaragozo. Temas pri tri skribaĵoj en keltibera lingvo kaj unu en latina.

La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultis en ekonomia kaj demografia krizo.

Botorrita demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, parte pro la epidemio de filoksero en Francio. Poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Botorrita oni malaltiĝis ĝis nunaj 526 loĝantoj (2022).

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti