Muel

municipo en Zaragozo

Muel [MŬEL] estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Campo de Cariñena kies ĉefurbo estas Cariñena mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Muel
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50450
Demografio
Loĝantaro 1 450  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 1° 5′ U (mapo)41.4655156-1.08578Koordinatoj: 41° 28′ N, 1° 5′ U (mapo) [+]
Alto 424 m [+]
Areo 79,167282 km² ( 791 6.7 282 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Muel (Provinco Zaragozo)
Muel (Provinco Zaragozo)
DEC
Muel
Muel
Situo de Muel
Muel (Hispanio)
Muel (Hispanio)
DEC
Muel
Muel
Situo de Muel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Muel [+]
vdr

Geografio redakti

Muel estas municipa teritorio en la nordoriento de la komarko Campo de Cariñena norde de tiu de Mezalocha kaj oriente de tiu de Alfamén. La municipa teritorio estas ĉefe ebena, sed kun kelkaj izolaj montetoj kaj pli neregula zono sudoriente kun multaj torentoj kaj ravinoj. La rivero Huerva trapasas la teritorion de sudo norden. La altitudo gamas inter 650 sudoriente kaj 400 m borde de la rivero Huerva.

La loĝloko mem estas je 29 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 424 msm sur la valo de la rivero Huerva. Ĝi estas tute inter Mozota kaj María de Huerva norde survoje al Zaragozo sekvante la fluejon de la rivero Huerva kaj Longares kaj Cariñena sudokcidente laŭ la Autovía Mudéjar A-23. Krome la regiona ŝoseo A-1101 ebligas la komunikadon kun Épila nordokcidente kaj kun Mezalocha sudoriente.

Nordokcidente: Épila kaj Zaragozo (eksklavo) Norde: La Muela Nordoriente: Mozota
Okcidente: Alfamén   Oriente: Botorrita kaj Jaulín
Sudokcidente: Longares Sude: Mezalocha Sudoriente: Mezalocha

Historio redakti

Ŝajne estis setlejo de romianoj almenaŭ en la 1-a jarcento n.e., kiam ii konstruis akvobaraĵon ĉe la fluejo de la rivero Huerva por reguligi akvoliveradon al la urbo Caesaraugusta. Muel aperis menciita en 1160 kiel Molle, toponimo rilatigita al «muelle» (kajo), alude al la lagodigo, kaj ankaŭ al «muela», (muel-ŝtono, kio fakte aperas en la municipa blazono). La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento fare de Alfonoso la 1-a. Sed plue restis multaj islamanoj en la loko, unue mudeĥaroj kaj poste kristanigitaj moriskoj, kiuj laboris por agrikulturo, kiu konsistigis la majoritaton de la loĝantaro.[1] Tiuj estis akceptitaj kiel laborema lokanaro kaj tial Pedro la 4-a en 1383 havigis al ili privilegiojn. En 1585 oni registris la gravan rolon kiun ludis la industrio de ceramiko inter la lokanoj. Sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio fare de Filipo la 3-a, kio rezultis en krizo por la loko.

 
Ceramiko de Muel (14a-18a jarcentoj).

La senjoro de la loko, don Diego de los Cobos Luna y Guzmán kaj liaj posteuloj devis tuj fari reloĝadon. La novaj lokanoj pluigis la laboron por ceramiko kaj potfarado, tiel ke ĝis komenco de la 20-a jarcento Muel plue estis unu de la ĉefaj ceramikaj centroj de Aragono, kun laboro farita ĉefe en primitivaj grotoj. Post la Milito de Hispana Sukcedo, preskaŭ la tuta regiono Aragono insurekciis kontraŭ Filipo la 5-a, kies vicreĝo estis el 1701 ĝis 1704 la senjoro de Muel, la loko restis fidela al la nova monarko, kiu reagis per favora titolo «Fiel Villa» (fidela urbo). Pascual Madoz, en sia Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España de 1845, registris, ke Muel havis ĉirkaŭ 20 fabrikojn de ceramiko, unu farunmuelejon kaj unu pri verniso.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Muel kie oni malaltiĝis el 1 605 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj 1 400 loĝantoj laŭlonge de la jarcento, sed certe la perdo ne estis tiom forta kiom ĉe aliaj lokoj de la komarko parte pro la prospera ceramika industrio parte pro bona komunikado inter Karinjeno kaj Zaragozo. Evidente elmigrado foriris al Zaragozo kaj Cariñena.

Aktualo redakti

 
Parko de Muel.

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado) kaj alisektoraj industrioj, ĉefe ceramiko. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Kristoforo kun sonorilturo de mudeĥara stilo, ermitejo de la Virgulino de la Fonto, kiu enhavas freskojn de Goya kaj estis konstruita sur la romia digo, kiel kerno de la parko de Muel, kie estas ankaŭ restaĵoj de araba kastelo kaj akvofaloj; Krome en la urba kerno estas tri dom-palacoj kaj unu el la iamaj pordegoj de la murego; aparte vizitindas aliaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero Huerva.

Ceramiko de Muel redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ceramiko de Muel.
 
Orkolora telero de ceramiko de Muel (en la Walters Art Museum). Kun subskribaĵoj de la ceramikistino kaj de la atelierestro.

Oni ne certas pri kiam startis la arta ceramiko en Muel, sed ja oni komprenas, ke la geografia medio ege influis super la potfarada stilo. La rivero Huerva havigis abundan akvon, kaj estis ankaŭ bonkvalito de argilo, produkto de miksaĵoj de teroj de apudaj lokoj. Sekve en 1048 alvenis al Zaragozo ankaŭ la plej fruaj azuleĥoj devenaj de la muelaj ceramikfabrikoj, laŭ mendo de Aben Tafa, ankoraŭ en islama regno. En la 16-a jarcento, la konstruitaj ceramikejoj okupis etendon de pli ol duono da kilometro; kronikoj de 1580 registris, ke preskaŭ ĉiuj lokanoj laboris tiusektore. Tamen laŭlonge de la 19-a jarcento la ceramiko dekadencis en la municipo kaj ĉirkaŭ la mezo de la 20-a jarcento jam restis en Muel nek forno nek ceramikisto aktiva.

Ĉiuokaze lastatempe, la ceramika industrio de Muel rekuperiĝis kaj eĉ floras. Aktuale estas ses ceramikaj atelieroj en kiuj oni produktas popularan ceramikon de Muel, alterne kun la fabrikado de moderna artkreiva ceramiko. Aparte ekzistas almenaŭ unu ateliero por ekskluziva produktado de tiu lasta. Krome oni organizas ekspoziciojn de ceramiko.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Navarro Espinach, Germán (2009-2010). «Ciudades y villas en el Reino de Aragón el siglo XV. Proyección institucional e ideología burguesa». Anales de la Universidad de Alicante. Historia Medieval. 16. pp. 195-221.