Épila [Epila] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Épila
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50290
Demografio
Loĝantaro 4 494  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 36′ N, 1° 17′ U (mapo)41.5984995-1.2796166 [+]
Alto 336 m [+]
Areo 194,321294 km² (1 943 2.1 294 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Épila (Provinco Zaragozo)
Épila (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Épila
Épila (Hispanio)
Épila (Hispanio)
DEC
Situo de Épila

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Épila [+]
vdr

Geografio

redakti

Épila estas municipa teritorio en la centro de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas norde de Ricla kaj Calatorao kaj sude de Lumpiaque kaj Rueda de Jalón; krome oriente estas La Muela. Ĝi estas sur la valo de la rivero Jalón kaj estas la plej granda municipa teritorio en la komarko. Ĝi estas ĉe montaroj Nava Alta kaj Monegre, kun altaĵoj super 950 metroj.

La loĝloko Épila mem estas je 43 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 336 msm en la Iberia Sistemo. Ĝi estas alirebla ĉefe el sudaj La Almunia de Doña Godina kaj Calatorao pere de la ŝoseo A-122 laŭ kiu tute apude estas Rueda de Jalón kaj Lumpiaque; la rivero meandras inter ĉiuj tiuj loĝlokoj.

Nordokcidente: Tabuenca Norde: Rueda de Jalón kaj Lumpiaque Nordoriente: Rueda de Jalón
Okcidente: Mesones de Isuela, Nigüella   Oriente: La Muela
Sudokcidente: Ricla Sude: Salillas de Jalón, Lucena de Jalón, Calatorao kaj Alfamén Sudoriente: Zaragoza (eksklavo) kaj Muel

Historio

redakti
 
Restaŭrita romanika ermitejo de Maria Magdalena.

Ŝajne en tiu areo estis urbo de keltiberoj nome Segontia, kiu miskomprenita kiel "sekunda" (dua) el romianoj estis tradukita kiel Bispolis, kiu koruptiĝis al Ispalis (laŭ Plinio la Maljuna) el kiu deriviĝus la loknomo Épila. Ĉiuokaze Segontia apogis la keltiberojn de Numancia kaj post ties malvenko, ankaŭ Segontia estis detruita de la romianoj: en tiu epoko estis romia ponto super Jalón.

Araboj kreis reton por irigacio, kaj konstruis la kastelon (11-a jarcento). Alfonso la 1-a definitive konkeris la lokon en 1119 koincide kun la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis grandparte de mudeĥaroj kiuj ja estis forpelitaj el la domoj inter la muregoj, sed konservis aliajn rajtojn, kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Estis ankaŭ juda komunumo. Posedis Épila López Garcés Pelegrín. La 21an de julio 1348 okazis batalo en Épila inter aragonaj nobeloj kaj la reĝo Petro la 4-a, kiu venkis (la ribelestroj estis ekzekutitaj en Épila) kaj en 1366 li donis Épila kaj Rueda (Vicgraflando de Rueda) al Francisco de Perellós. En 1389 kaj 1391 Ramón de Perellós ricevis de la reĝo Johano la 1-a privilegiojn.

 
Tombo de la Grafo de Aranda.

En 1358 naskiĝis en Épila la estonta reĝo Johano la 1-a de Kastilio, filo de Henriko la 2-a kaj de Juana Manuel de Villena, filino de Don Juan Manuel. En 1393 la familio Perellós vendis ĝin al Lope Ximénez de Urrea kaj ekde tiam ekkonstruiĝis palaco kun parto de la murego. Alia Lope Ximénez de Urrea estis nomumita Grafo de Aranda en 1483. Dum jarcentoj la loko apartenis al la familio de la grafoj de Aranda. En 1570 Juan Jiménez de Urrea kaj Juan Enríquez fondis en Épila konventon de aŭgustenanoj, nome de Sankta Sebastiano, en kvartalo ankoraŭ nomata barrio de los Agustinos. La monaĥoj ekposedis la konventon en 1573. Same oni fondis lernejon.

En 1591 okazis en la tuta regno tumulto pro la persekutado entreprenita de la reĝo Filipo la 2-a kontraŭ Antonio Pérez, akuzita je la murdo de Juan Escobedo, kaj kontraŭ la aragonanoj kiuj protektis tiun. Antonio Pérez povis fuĝi al Francio, sed la Grafo de Aranda kaj la Duko de Villahermosa fuĝis al Épila, sed ili estis arestitaj kaj ekzekutitaj. Ĉio okazis inter novembro kaj decembro.

Don Pedro Pablo Abarca de Bolea, Grafo Aranda, mortis la 9an de januaro 1798, en la loka palaco kie li loĝis la lastajn jarojn de sia vivo kaj ne estis maskla posteulo en la familio, pro kio la titolo pasis al la familio Híjar, malaperante la titolo de Grafo de Aranda, ene de la nova titolo. En la kadro de la Hispana Milito de Sendependiĝo la francaj trupoj de la generalo François Joseph Lefebvre venkis super la hispanaj trupoj de José de Palafox ĉe Épila la 23a de junio 1808; la 24an la francoj eniris en la urbon, masakris kaj rabadis, sed ne mortigis la hospitalanojn. La loko suferis ankaŭ sekvojn dum la karlismaj militoj.

 
La sukerfabriko.

En la Dua Hispana Respubliko, nome en 1931 en la kadro de tumultoj inter policanoj kaj laboristoj (kun mortoj en Castilblanco kaj Arnedo) laboristoj de la sukerfabriko de Épila strikis, policanoj pafis, mortigis du laboristojn kaj aliaj estis vunditaj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Épila kie oni malaltiĝis el 5 900 loĝantojn en 1940 ĝis 4 368 loĝantoj (2021).

Ekonomio kaj vidindaĵoj

redakti

La ekonomio estas bazata sur agrikulturo de irigacio, nome de fruktarboj —pomarboj, pirarboj, persikarboj, prunarboj, ĉerizarboj kaj abrikotarboj—, maizo kaj legomoj. Inter pluvkultivoj hegemonias cerealoj kaj vitejoj por vinproduktado. En 1969 fermiĝis la sukerfabriko. Estis minado ĝis mezo de la 20-a jarcento. Estas du industriaj zonoj nome Valdemuel kaj El Sabinar. Krome lokaj laboristoj estas dungataj en la aŭtofabriko de General Motors de Figueruelas.

 
La preĝejo de Sankta Maria.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kaj abelbredado). Nune gravas ankaŭ malgranda industrio, natura, kultura kaj rura turismo. Inter altiraĵoj menciindas la palaco de la Grafoj de Aranda (de la 16-a jarcento), la konstruaĵo de la Markizoj de Saudí, tiu de la Grafoj de Montenegrón, la konventoj de la Franciskaninoj, kaj tiu de la orfejo, kiu okupas la iaman konventon de la Kapucenoj. Kiel natura heredo menciindas la fonto Cascarrera, la olivarbaro de la Sanktejo de Rodanas, la Groto de la Kato aŭ la riveraj strandoj de Mareca.​

Aliaj interesaj dom-palacoj estas tiu de Jiménez Frontín Dorado kaj la kurioza Domo de las Yedras (de la hedero). Sur monteto estas rokegejo kie estis la jam malaperinta kastelo kaj proksime romia ponto de la 3-a jarcento koresponda al la iama vojo kiu konektis Caesaraugusta (Zaragozo) kun Augusta Emerita (Mérida. Romanika ermitejo Sankta Maria Magdalena estas la plej antikva kristana monumento en Épila, sed suferis vandalismon kaj estis rekonstruita. La Domo Mareca, de la Jezuitoj ĝis ilia forpelo estas hejmo de la restaĵoj de Luis Ximénez de Urrea, kvara grafo de Aranda kaj de restaĵoj de islama defenda tureto, nun ruina kaj privatposedaĵo.

 
La preĝejo de Sankta Maria.

La preĝejo de Sankta Maria estas trinava, posedas enorman novklasikan fasadon kun pilastroj kaj frontono, kaj du turoj (ĉio el la 18-a jarcento, escepte dua turo nuntempa). Unu el plej gravaj havaĵoj estas la monumenta tombo el alabastro de don Lope Ximenez de Urrea, patro de la unua Grafo de Aranda, kies restaĵoj estis alportitaj el Sicilio. La Sanktejo de la Virgulino de Rodanas estis tradicia celo de kamparfestoj, kaj tie interesas olivarbaro, sunhorloĝo, parko, baseneto ktp.

La palaco de la grafoj de Aranda, poste de Híjar kaj en la 20-a jarcento de la Dukoj de Alba, ruiniĝis kaj fine de la jarcento estis restaŭrita sed kun perdo de ornamaj elementoj (ĵaluzioj) kaj aliaj valoraj havaĵoj. La enorma arkivo de la palaco estis transdonita al la Historia Provinca Arkivo de Zaragozo. Estis ankaŭ grava kolekto de vestaĵoj de reĝoj de Hispanio.

La preĝejo kaj konvento de la Inmaculada Concepción (Senmakula Koncipiĝo) ĉe la palaco estis fonditaj en 1621 kaj ekuzitaj en 1629. En la fasado estas duoblaj pordegoj kun duoncirklaj arkoj kun dispartigitaj frontonoj, inter kiuj oni metis la dukapan aglon de la blazono de la grafoj de Aranda. Super estas arkaro kun rimarkendaj gipsaĵoj de evidenta mudeĥara tradicio. La preĝejo estas latina kruco, kun volboj kun lunetoj, kaj kupolo sur pendentivoj kaj lanterno. Estas ankaŭ tribuna ĥorusejo.

La domo de Mareca ruiniĝis kaj suferis vandalismon; ĝi konstruiĝis sur islama gvatoturo. El la iama murego restas tureto kaj sektoro de la murego. Kie iam estis kastelo nun estas elstara rigardejo. Restas unu la du iamaj muelejoj uzintaj la riverenergion, konstruita en 1843, laŭ memortabulo. De tia industria pasinteco restas ankaŭ norio kiu utilis ankaŭ por produkti elektron al bieno.

Inter menciendaj naturaj lokoj elstaras la montaro Rodanas kun geologia formacioj ("ruĝaj litoj"), fonto Teja kaj ekfluo de rojo Aguas Vivas, montopinto Buitrera (Gipejo) kie estas malpermesita montogripado por protekti giponestojn sed estas elstara rigardejo, riveraj banlokoj de Mareca, ktp.

Bildoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti