Ricla

municipo en Zaragozo

Ricla [RIkla] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Ricla
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50270
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 987  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 30′ N, 1° 24′ U (mapo)41.503611111111-1.4027777777778Koordinatoj: 41° 30′ N, 1° 24′ U (mapo) [+]
Alto 364 m [+]
Areo 90,66669 km² (90 66. 669 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ricla (Provinco Zaragozo)
Ricla (Provinco Zaragozo)
DEC
Ricla
Ricla
Situo de Ricla
Ricla (Hispanio)
Ricla (Hispanio)
DEC
Ricla
Ricla
Situo de Ricla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ricla [+]
vdr

Geografio redakti

Ricla estas municipa teritorio en la okcidento de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas okcidente de Calatorao kaj de La Almunia de Doña Godina kaj sude de Épila. Ĝi estas sur la valo de la rivero Jalón.

La loĝloko Ricla mem estas je 56 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 364 msm en la Iberia Sistemo. Ĝi estas alirebla laŭ la aŭtoŝoseo A-2 el apuda La Almunia de Doña Godina sude; krome la ŝoseo A-121 norden kondukas al Navaro.

Nordokcidente: Nigüella kaj Arándiga Norde: Épila Nordoriente: Épila kaj Salillas de Jalón
Okcidente: Arándiga   Oriente: Calatorao
Sudokcidente: Chodes kaj La Almunia de Doña Godina Sude: La Almunia de Doña Godina Sudoriente: La Almunia de Doña Godina

Historio redakti

 
Arko kiu iam separis la islaman kaj la kristanan kvartalojn.

Estis setlejo de keltiberoj en la areo nome Nertobriga, sed de preciza loko nekonata. De romia epoko estas ruinoj de ponto kaj tomboj. Araboj kreis reton por irigacio kaj la urban planadon. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud.

La loĝantaro estis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Krome estis ankaŭ juda komunumo.

Dekomence murego separis la islaman kaj la kristanan kvartalojn, kaj du pordegoj estis malfermitaj tage sed fermitaj nokte; restas unu el la pordegarkoj.

Inter senjoroj oni konas Ato Orella, Lope López kaj poste liaj filoj, Arnal Mir kaj García Ortiz de Albero. Almenaŭ dufoje estis virinoj: nome Teresa, en 1144, kaj Mayor, en 1178. Ĝi apartenis ankaŭ al la Templanoj kaj poste al diversaj senjoroj.

En la 19-a jarcento estis malgranda industrio.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Ricla oni retenis la loĝantaron ĉirkaŭ 3 000 loĝantoj. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud. Sed ĉiuokaze ĝi plutenis loĝantaron pli ol ĉe aliaj samkomarkaj loĝlokoj.

Aktualo redakti

 
La preĝejo.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe ĉerizoj), kaj brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ malgranda industrio, natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la mudeĥara turo de la preĝejo kun gravaj retabloj, la restaĵoj de la kastelo, la urbodomo en dom-palaco, placo, arko, vinkeloj, sanktulmonumentoj, paleontologiaj kuŝejoj, naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj, groto ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti