Mezalocha

municipo en Zaragozo

Mezalocha [mezaLOĉa] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Campo de Cariñena kies ĉefurbo estas Cariñena mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Mezalocha
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50152
Demografio
Loĝantaro 224  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 26′ N, 1° 5′ U (mapo)41.426028-1.0832432Koordinatoj: 41° 26′ N, 1° 5′ U (mapo) [+]
Alto 484 m [+]
Areo 60,637735 km² ( 606 3.7 735 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mezalocha (Provinco Zaragozo)
Mezalocha (Provinco Zaragozo)
DEC
Mezalocha
Mezalocha
Situo de Mezalocha
Mezalocha (Hispanio)
Mezalocha (Hispanio)
DEC
Mezalocha
Mezalocha
Situo de Mezalocha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mezalocha [+]
vdr

Geografio redakti

Mezalocha estas municipa teritorio en la oriento de la komarko Campo de Cariñena sude de tiu de Muel kaj norde de Villanueva de Huerva. Ĝi estas sur monto ĉe ravino sur la maldekstra bordo de la rivero Huerva. Supre estas roka depresio kie estas la Akvorezervejo de Mezalocha, konstruita komence de la 20-a jarcento. Inter Jaulín kaj Mezalocha estas rokmaterialoj de Mesozoiko eroziitaj samalte kiel la kalkoŝtonoj de Muel. La municipa teritorio enhavas la loĝlokon Aylés.

La loĝloko Mezalocha mem estas je 34 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 484 msm sur la valo de la rivero Huerva. Ĝi estas tute inter Muel norde kaj Villanueva de Huerva sude laŭ la regiona ŝoseo A-1101 kiu sekvas la fluejon de la rivero Huerva.

Historio redakti

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Mezalocha kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 238 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al Zaragozo kaj Cariñena.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero Huerva.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti